From Wikipedia, the free encyclopedia
La Broch de Gurness (ankaŭ: Broch o’ Gurness) estas ferepoka turo, ĉirkaŭ kiu evoluiĝis setlejo. La turo estas koonstruita en la dua aŭ unua jarcento antaŭ Kristo kaj denove ĝi estis uzata en la pikta tempo.
Broch de Gurness | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Koordinatoj | 59° 7′ 26″ N, 3° 4′ 54″ U (mapo)59.12397-3.08167 | ||||
Broch de Gurness | |||||
Vikimedia Komunejo: Broch of Gurness [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Gurness situas apud Tingwall sur la skota insulo Mainland kiu apartenas al la insularo Orkadoj. Tie ĝi staras sur la duoninsulo Aikerness ĉe la Eynhallow Sound. [1]
La orkada artisto Robert Rendall identigis en la jaro 1929 la monteton Knap of Aikerness kiel tio. Oni elfosis la instalaĵon ĝis la fino de la 1930aj jaroj.
La Broch de Gurness havas diametron de 20 m kaj tial ĝi apartenas al la plej grandaj broch-oj. Ĝi konserviĝis en alto ĝis 3,5 m. Ĉirkaŭ la turo kaj la setlejo troviĝas trifoja remparo el fosaĵoj kaj muregoj. Dum la elfosado oni malkovris en 1930 subgrundan kameron, en kiu simile kiel ĉe la instalaĵo en Minehowe, akvo kolektiĝis. Unu de la elfosado en la 1930aj jaroj trovis akran ŝtonŝtuparon kiu iras sub la Broch.
Ekster la remparo troviĝas la Shamrock House (trifolia domo), unu ovala ŝtondomo kun kvar ĉambroj, kiuj malfermiĝas al granda interna salono. En la interno de la domo ekzistas enkonstruaĵoj el ŝtonoj kaj niĉoj. Ĝin la piktoj konstruis post la kadukiĝo de la instalaĵo.
Ankaŭ la vikingoj setlis sur Aikerness. Dum tiu tempo kaj la broch kaj la setlejo detruiĝis kaj estis kovrata de tera monteto. En la fosaĵo de la broch, tombo de vikinga virino estis trovita en la jaro 1939.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.