From Wikipedia, the free encyclopedia
La Bridŝterno (Onychoprion anaethetus, iam Sterna anaethetus - vidu Bridge et al., 2005) estas marbirdo de la familio de ŝternoj nome Ŝternedoj. La nomo kaj vorto “brido” venas de la fakto ke tiu specio montras blankajn frunton kaj vizaĝon kaj meze de ili nigran bridon aŭ strion de la beko tra la okulo ĝis la nuko.
Bridŝterno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi estas birdo de tropikaj oceanoj. La subspecio de la Atlantiko melanopters reproduktiĝas en Meksiko, la Karibo kaj okcidenta Afriko, malofte en tre specifaj lokoj de la Mediteraneo; aliaj rasoj ĉeestas teritoriojn de Arabio kaj de Sudorienta Azio kaj Aŭstralazio, sed la preciza nombro de validaj subspecioj estas ankoraŭ pridiskutata.
Tiu birdo estas migranta kaj dispersema, vintrante amplekse tra tropikaj oceanoj. Ĝi havas markite pli maran kutimaron kompare kun plej granda parto de ŝternoj. Tiu specio estas rara vaganto en okcidenta Eŭropo.
Bridŝterno reproduktiĝas en kolonioj en rokaj insuloj. Ĝi nestas en engrunda truo kie la ino demetas nur unu ovon. La specio maturiĝas nur post 6 aŭ 7 jaroj, sed vivas eĉ pli ol 30 jarojn. Ambaŭ gepatroj kovas dum unu monato laŭvice de 5 tagoj. La idoj sendependiĝas post du monatoj, sed ankoraŭ la gepatroj manĝigas ilin kelkajn semajnojn.
Ĝi manĝas per plonĝado sur fiŝojn en maraj medioj, sed ĝi ankaŭ plukas el la surfaco kiel la Nigra ŝterno kaj la Mevbeka ŝterno. Ĝi plej ofte plonĝas rekte kaj ne laŭ ŝtupoj kiel la Arkta ŝterno. Propono de fiŝo farita de la masklo al la ino estas parto de la ceremonio de pariĝado.
Dum reproduktado la specio estas bruema, sed pli silentema poste.
Tiu estas eta ŝterno, 30–36 cm longa kun enverguro de 77–81 cm, simila al la Hirunda ŝterno laŭ grando, sed pli fortika. Flugiloj kaj tre forkoforma vosto estas longaj kaj ĝi havas malhelajn grizajn suprajn partojn kaj blankajn subajn partojn tre kontraste. Frunto kaj supraokulo estas blankaj kaj rimarkinde enkadrigas la malhelan strion ekde la nigra beko tra la okulo ĝis la ankaŭ nigra nuko. Ankaŭ krono kaj kruroj estas nigraj. Junuloj de Bridŝterno estas skvamecaj grizaj supre kaj palaj sube.
Bridŝterno ne konfuzeblas kun iu ajn ŝterno escepte la simila malheldorsa Fulga ŝterno. Bridŝterno estas pli heldorsa ol tiu specio kaj havas pli mallarĝan kaj longan ĝis malantaŭokule blankan frunton kaj helan kolumon subnuke.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.