Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Malgranda Tobago | ||
---|---|---|
insulo [+] | ||
Akvejo | Karibio | |
Koordinatoj | 11° 18′ N, 60° 30′ U (mapo)11.299166666667-60.501388888889 | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 37 m | |
Longo | 1,9 km (1 mi) | |
Larĝo | 1,4 km (1 mi) | |
Akvokolektejo | 1 km² (100 ha) [+] | |
Areo | 1 km² (100 ha) [+] | |
Horzono | UTC-04:00 [+] | |
Malgranda Tobago | ||
Vikimedia Komunejo: Little Tobago Island [+] | ||
Malgranda Tobago ( angle : Little Tobago ) estas malgranda insulo de la nordorienta marbordo de Tobago, kaj parto de la respubliko de Trinidado kaj Tobago. La insulo mezuriĝas proksimume unu kvadrata kilometro kaj estas situanta ĉe 11° 18'-norda latitudo kaj 60° 31'-okcidenta longitudo, ĉirkaŭ 2,4 km fore de Speyside. La plej alta punkto en la insulo estas ĉirkaŭ 137 m super marnivelo.
La insulo subtenas sekan arbaron. Ĝi estas grava bredejo por marbirdoj kiel ekzemple ruĝbeka tropikbirdo, Puffinus lherminieri, bruna naivulo, bruna ŝterno, fulga ŝterno kaj bridŝterno. Kelkaj paroj de blankvosta tropikbirdo ankaŭ ĵus komencis nesti ĉi tie.
Malgranda Tobago estas ankaŭ interesa kiel observejo por vidi birdojn kiuj reproduktiĝas en najbaraj insuletoj, inkluzive de ruĝkrura naivulo kaj grandioza fregato. Tiu ĉi ofte estas vidata dum perturbado de faetonedoj, naivuloj kaj ŝternoj.
La maro inter Tobago kaj Malgranda Tobago estas malprofunda, kaj vitro-funditaj boatoj kiel ekzemple tiu montrita malsupre ebligas vidi sur la transirejo la allogajn koralojn kaj hele-kolorajn tropikajn fiŝojn. Ĝi estas populara areo por spirtubo-naĝado kaj subakvigado, precipe sur Angel Reef plej antaŭe de Kapro-Insulo.
En 1909 William Ingram enmetis Paradisaea apoda ( paradizeedoj ) en la insulo kiel klopodo de konservi la specion de troĉasado por la plumokomerco en ĝia indiĝena Nov-Gvineo. Proksimume 45 junaj birdoj estis enkondukitaj en la insulo. Post la morto de Ingram en 1924 liaj heredantoj testamentis la insulon al la Registaro de Trinidado kaj Tobago kiel faŭnorifuĝon. La birdoj postvivis sur la insulo ĝis almenaŭ 1958 kiam ili estis filmitaj fare de Nacia Geografia veturteamo. Ekzistas neniuj fidindaj registraĵoj post 1963 kiam la Flora-Uragano trafis la insulon kaj la populacio estas verŝajne formortinta.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.