Brasikacoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La brasikacoj[2] (latine Brassicaceae), aŭ kruciferoj[3], estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo brasikaloj (Brassicales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 350 genrojn kaj pli ol 4800 speciojn[1] [4]. Ĝia tipa genro estas brasiko[2].
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Brasikacoj | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
ordinara barbareo (Barbarea vulgaris) | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
brasiko Brassica L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Fermi
En tiu familio troviĝas, inter aliaj, brasiko, kardamino, kreno, rafano, sinapo kaj vasabio. La floroj de tiuj plantoj havas kvar petalojn, kruce aranĝitajn, kaj ses stamenojn (kvar grandajn, du malgrandajn). La frukto estas silikvo.
Ne estas mikorizoj.