![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/30/Barnacle_Goose_-_Branta_leucopsis.jpg/640px-Barnacle_Goose_-_Branta_leucopsis.jpg&w=640&q=50)
Branto
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Brantoj aŭ Nigraj anseroj (Branta) estas ansera genro en la familio de Anasedoj kaj subfamilio de Anserenoj kiu enhavas la grupojn de anseroj kaj cignoj. Ili loĝas en la nordaj marbordaj regionoj de Palearkto kaj en la tuta Nordameriko, migrante al pli sudaj marbordoj vintre, kaj kiel loĝantaj birdoj en Havajo. En la Suda Hemisfero, memeltenebla naturiĝinta populacio devena el enmetitaj birdoj de unu specio troviĝas ankaŭ en Novzelando.
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Blankvanga ansero (Branta leucopsis) | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
vidu tekston | ||||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La komuna nomo de la Nigraj anseroj devenas el la elstaraj areoj de nigra koloraro troviĝantaj ĉe ĉiuj specioj. Ili povas esti distingataj el ĉiuj aliaj veraj anseroj pro siaj kruroj kaj piedoj, kiuj estas nigraj aŭ tre malhelgrizaj. Krome ili havas nigrajn bekojn kaj grandajn areojn de nigra en kapo kaj kolo, kun blankaj (okro en unu specio) markoj kiuj povas esti uzataj por apartigi plej speciojn. [1] Kiel ĉe plej anseroj, ties subvosto kaj supraj vostokovriloj estas blankaj. Ili estas ankaŭ averaĝe pli malgrandaj ol aliaj anseroj, kvankam oni konas tre grandajn taksonojn, kiuj rivalas kun la Cigna ansero kaj kun la Nigrakola cigno laŭ grando.
La specioj de Eŭrazio de nigraj anseroj havas pli marbordan distribuadon kompare kun la grizaj anseroj kiuj kunhavas saman ĝeneralan areon de loĝado, ne troviĝant tre interne eĉ vintre (escepte ĉe eventualaj perditaj birdoj aŭ individuoj fuĝintaj el kaptiveco). Tio ne pravas ĉe la amerikaj kaj pacifikaj specioj, ĉe kies teritorioj la grizaj anseroj ĉefe forestas.