![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/5c/African_Bush-warbler_%2528Bradypterus_baboecala%2529%252C_dorsal_side_view.jpg/640px-African_Bush-warbler_%2528Bradypterus_baboecala%2529%252C_dorsal_side_view.jpg&w=640&q=50)
Arbustosilvioj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Bradypterus estas genro de malgrandaj insektovoraj kantobirdoj (nomataj ankaŭ Arbustosilvioj) en la ĵus agnoskata familio de Megaluredoj. Ili estis iam lokataj en la Silviedoj, kiu estis tiam rubeja taksono por la silviecaj birdoj de Sylvioidea. La teritorio de tiu genro etendas tra la varmaj regionoj el Afriko ĉirkaŭ la Hinda Oceano kaj malproksime en Azion.
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La megaluredaj arbustosilvioj estas rilataj al la herbosilvioj de la genroj Locustella kaj Megalurus, sed kunhavas vivstilon kaj rilatan adaptadon kaj apomorfojn kun la birdoj de Cettia, la alia genro de arbustosilvioj. Tiuj apartenas al pli malnova stirpo de Sylvioidea. Ambaŭ genroj de "arbustosilvioj" estas pli malgrandaj birdoj bone adaptataj al grimpado inter arbustoj. Ili estas tre longvostaj birdoj, je unua vidaĵo iom similaj al trogloditoj.
Tiuj estas tre teremaj (surgrundemaj) birdoj, kiuj loĝas en densaj vegetaĵaj habitatoj kiel densaj arbaroj kaj kareksejoj. Ili forkuras el ĝenado pli ol flugi. La similecoj laŭ plumaro kaj kaŝema vivstilo faras tiujn birdojn malfacile videblaj kaj identigeblaj.
Megaluredaj arbustosilvioj estas plej ofte grizecbrunaj supre kaj helgrizecaj aŭ sablokoloraj sube. Ili havas malmultan bildon aparte el ĉiama superokula strio. Kune ili ŝajnas multe kiel la pli senmarkaj specioj inter la marĉobirdoj Acrocephalus laŭ koloro. Ĉetiedaj arbustosilvioj kutime estas iom pli fortikaj, kun malpli pintecaj vostoj, sed estas ĉiukaze tre similaj.