Distrikto Brăila
distrikto (rumane județ) en Rumanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Brăila [brəila] estas distrikto (rumane județ) en la orienta Rumanio, en Valaĥio. Ĝi nomiĝas laŭ sia ĉefurbo Brăila. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 281 452 loĝantoj sur areo de 4 766 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 59 loĝantoj/km².
Rapidaj faktoj
Distrikto Brăila | |
---|---|
distrikto | |
Ĉefurbo | Brăila |
Regiono | Valaĥio |
mallonge | BR |
Telefono | +40×39... |
Areo |
4 766 km² (32-a rango) |
Loĝantaro | 281 452 (stato de 2021, 29-a rango) |
Loĝdenso | 59/km² |
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3, depende de la kompanio | |
Fermi
Najbaroj: oriente: distrikto Tulcea; sud-oriente: distrikto Constanța; sude: distrikto Ialomița; okcidente: distrikto Buzău; nord-okcidente: distrikto Vrancea; norde: distrikto Galați.