Distrikto Constanța
distrikto (rumane județ) en Rumanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Constanța [konstanca] estas distrikto (rumane județ) en la sud-orienta Rumanio, en la provinco Dobroĝo, ĉe Nigra Maro. Ĝia ĉefurbo estas Konstanco. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 655 997 loĝantoj sur areo de 7 071 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 93 loĝantoj/km².
Distrikto Constanța | |
---|---|
distrikto | |
Ĉefurbo | Konstanco (Rumanio) |
Regiono | Dobroĝo |
mallonge | CT |
Telefono | +40×41... |
Areo |
7 071 km² (8-a rango) |
Loĝantaro | 655 997 (stato de 2021, 5-a rango) |
Loĝdenso | 93/km² |
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3, depende de la kompanio | |
Najbaroj: oriente: Nigra Maro; sude: Bulgario; okcidente: distriktoj Călărași kaj Ialomița; norde: distriktoj Brăila kaj Tulcea.
Distrikto Constanța estas la plej urbeca de Rumanio. El 715.151 loĝantoj 506.458 vivas en urboj, tio estas pli ol 70 %. Interalie pro tio la distrikto donas la plej altan kontribuon al la malneta enlanda produkto de Rumanio, nome 17,4 miliardojn da leoj jare. Per areo de 7071,29 km² ĝi havas la 8-an lokon laŭ areo inter la rumanaj distriktoj; laŭ la loĝantaro la 5-an.