urbo en Irano From Wikipedia, the free encyclopedia
Boruĝerd (perse بروجرد) estas universitata urbego kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en la Provinco Lorestano, en Irano.
Boruĝerd · بروجرد | |||
---|---|---|---|
urbo de Irano urbego vd | |||
Administrado | |||
Lando | Irano | ||
Provinco | Lorestano | ||
Telefonkodo | 0662 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 234 997 (2016) [+] | ||
Loĝdenso | 90 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 33° 54′ N, 48° 45′ O (mapo)33.89722222222248.751388888889 [+] | ||
Alto | 1 573 m [+] | ||
Areo | 2600 km² ( 260 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Borujerd [+] | |||
Boruĝerd situas en larĝa kaj fekunda valo de la Zagros-montaro (la plej granda agrikultura tero de Lorestano). Ĥoramabado troviĝas 58, Teherano 315,5 km .
Boruĝerd estas unu el la plej malnovaj iranaj urboj. Ĝi devenis minimume ekde la 9-a jarcento, sed kiel praa loko devenis el la 3-a jarmilo antaŭ Kristo. Medoj bredis ĉevalojn sur la paŝtejoj. Tamen, la loko ŝuldas multon da sia evoluo al la judoj, kiuj venis al Irano. Dum la islama konkero de Irano (637-651) Boruĝerd havis fortikaĵon. Ĝingis-Ĥano kaj la tataroj detruis Boruĝerd kaj Ĥoramabadon. La sekva atakinto estis Timuro. Inter 1500-1700 Boruĝerd estis aparta ŝtato. Spite la detruojn ekde la 10-a jarcento ĝi estis industria, komerca kaj strategia urbo ĝis la 20-a jarcento. La urbego havas signifajn historiajn konstruaĵojn el tiu erao. La urba municipo estis kreita en 1935. Post la revolucio en 1979 kaj dum la Iraka-irana milito Boruĝerd akceptis multajn migrantojn, eĉ estis bombitaj multajn fojojn. Ekzemple sesdek kvin infanoj estis mortigitaj dum bombadoj en bazlernejo. En 2006 sismo mortigis 66 homojn kaj vundis 1400 homojn.
Boruĝerd estas grava turista kaj komerca centroj kun industrio. Ĉirkaŭ la urbego estas agrikulturo kaj bredado.
Boruĝerd havas moderan klimaton kun malvarmaj vintroj.
Ĉe Boruĝerd kruciĝas aŭtovojoj inter Ĥoramabado-Arako (Irano) kaj Esfahano-Hamadano (urbo).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.