Borová (distrikto Svitavy)
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Municipo Borová troviĝas en distrikto Svitavy, regiono Pardubice de Ĉeĥio, 9 kilometrojn okcidente de Polička, 19 km oriente de Hlinsko, apud ŝoseo n-ro 34 liganta tiujn ĉi du urbojn. La fervoja stacio Borová kuŝas sur linio Žďárec u Skutče - Svitavy. La komunumo estas tipa submontara apudrivereta vilaĝo kun maldense dislokitaj domoj sur deklivoj de malprofunda valo ĉe norda limo de protektata pejzaĝa regiono Žďárské vrchy. Vivas ĉi tie 1 045 loĝantoj (2024).
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Borová |
Borová | |||
municipo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Borová | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
Administra municipo | Polička | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Suprasvratka montetaro | ||
Rivero | Černý potok | ||
Situo | Borová | ||
- alteco | 615 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 44′ 26″ N 16° 09′ 12″ O (mapo) | ||
Areo | 12,99 km² (1 299 ha) | ||
Loĝantaro | 1 045 (2024) | ||
Denseco | 80,45 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1349 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 569 82 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0533 | ||
NUTS 5 | CZ0533 577839 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Borová (Svitavy District) | |||
Retpaĝo: www.borova.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Oldřiš, Lubná, Proseč, Krouna, Pustá Kamenice, Pustá Rybná kaj Telecí.
Al al municipo apartenas kelkaj domaroj, oficiale administre neapartigataj. Ili estas:
La unua skriba mencio pri Borová estas el la jaro 1349, kiam ĝi estis paroĥa vilaĝo de la preĝejo de Sankta Margareta kaj apartenis al la urbo Polička. Ĉirkaŭ la jaro 1700 estis konstruita ligna lernejo kaj en la jaro 1892 nova, masonita. En la jaro 1874 en Borová estis establita poŝtoficejo. En la jaro 1897 estis konstruita fervoja linio el Žďárec u Skutče al Polička kaj Svitavy kaj al Borová venis la unua trajno.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 400 |
1880 | 1 381 |
1890 | 1 313 |
1900 | 1 295 |
1910 | 1 257 |
1921 | 1 248 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 611 |
1950 | 894 |
1961 | 887 |
1970 | 846 |
1980 | 846 |
1991 | 900 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 922 |
2014 | 972 |
2016 | 984 |
2017 | 993 |
2018 | 1 014 |
2019 | 1 017 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 1 011 |
2021 | 997 |
2022 | 1 029 |
2023 | 1 045 |
2024 | 1 045 |
Origine gotika preĝejo de Sankta Margareta, fondita de benediktanoj. Estis rekonstruita ĉirkaŭ la ŝanĝo de la 16-a kaj 17-a jarcentoj je ununava konstruo kun prismoforma turo sur norda flanko de presbiterejo. La plafonoj estas volbitaj. La instalaĵoj estas rokokaj el la 2-a duono de la 18-a jarcento. La portalan ĉefan altaron ornamas la bildo de J. Umlauf el la jaro 1883. Du flankaj altaroj estas ankaŭ portalaj, skulptistaj, la predikejo kun pentritaj scenoj el la vivo de Jezuo Kristo. Ŝtona baptujo estas el la 17-a jarcento.
Apud la preĝejo sur tombejo estas oklatera ostejo, konstruita iam ĉirkaŭ la jaro 1600. Ĝi havas altan ŝindan tegmenton en formo de helmo.
Evangeliana preĝejo kun paroĥestra domo estis fondita en la jaro 1783, riparita estis en la jaro 1928.
Etbieno n-ro 54 en Borová, parte ligna kaj parte masonita, estas tipa en tiu ĉi regiono. En malafabla vetero de Polička regiono la agrokultura funkcio fermiĝis en kvadrata kvar-ala situo gardanta antaŭ vento kaj neĝamaso. Ankaŭ vintre estis staloj kaj pluaj mastrumaj konstruaĵoj bone alireblaj. Sed relative malgranda korto meze de ĉirkaŭkonstruita spaco estis tute plenigita per sterkejo, kio certe en nuntempo ne estus higiene akceptebla.
La unua ĉeĥoslovaka prezidento Tomáš Garrigue Masaryk kun sia familio ŝatis uzadi trankvilon en Borová, en evangeliana paroĥestra domo, dum ses someraj ferioj. Bedaŭrinde ĉi tie infektiĝis lia filo Herbert je tifo kaj pli poste mortis.
Ĉeĥa verkistino Teréza Nováková havis al Borová varmajn rilatojn kaj lokis ĉi tien sian romanon "Jiří Šmatlán".
En restoracio "Ĉe Familio Dostál" unue publike violonludis, tiam 13-jaraĝa, malfrue fama ĉeĥa muzikisto Bohuslav Martinů.
Galerio sur oficialaj paĝoj de la komunumo
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.