From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto de Boroviĉi aŭ Boroviĉeskij distrikto (ruse Боровичский район) estas distrikto de la Novgoroda provinco, Rusio. La administra centro de la distrikto estas la urbo Boroviĉi.[1] La loĝantaro de la distrikto en 2020 estis 62 502 homoj.[2]
distrikto de Boroviĉi | |||
ruse: Боровичский район | |||
distrikto de la Novgoroda provinco | |||
|
|||
Lando | Rusio | ||
---|---|---|---|
Administra centro | Boroviĉi | ||
Areo | 3 137,90 km² (313 790 ha) | ||
Loĝantaro | 62 502 (2020) | ||
Denseco | 19,92 loĝ./km² | ||
Estiĝo | 1927 | ||
Horzono | UTC+03 | ||
Tel. prefikso | +7 81664x-xx-xx | ||
OKATO | 49 206 000 000 | ||
La distrikto de Boroviĉi sur la mapo de la Novgoroda provinco
| |||
Vikimedia Komunejo: Borovichsky District | |||
Retpaĝo: Oficiala paĝaro de la distrikto | |||
La distrikto de Boroviĉi situas sud-oriente en la Novgoroda provinco, sur la Valdaja altaĵo. Tiun lastan la valo de Msta (la plej granda rivero de la distrikto) disigas je du partoj: Valdaja sude kaj Tiĥvina norde. La areo de la distrikto estas 3 137,90 km².[3] Okcidente ĝi najbaras kun la distrikto de Okulovka, nord-okcidente – kun la distrikto de Lubitino, nord-oriente – kun la distrikto de Ĥvojnaja, oriente – kun distrikto de Moŝenskoje; sude kaj sud-oriente – kun la Tverja provinco.[1]
La blazono de la distrikto de Boroviĉi estas sama kiel tiu de la urbo Boroviĉi. La nuna blazono unuafoje aperis en la 2-a de aprilo[jul.]/ 13-a de aprilo 1772[greg.], du jarojn post kiam Boroviĉi ricevis urban statuson. La blazono estas ŝildo, vertikale partigita je du kampoj. La maldekstra estas hel-blua kaj en ĝi estas pentrita la suno. La dekstra estas arĝenta kaj en ĝi estas pentrita ŝipa rudro.[4]
La flago de la distrikto de Boroviĉi havas la proporcion 3:2 inter la longo kaj la alto. La flago estas simple blanka, en ties centro troviĝas la blazono, kiu okupas okonon da la flaga areo.[5]
Je 35 km de la urbo Boroviĉi situas la vilaĝo Suvorovo-Konĝanskoe, en kiu troviĝas la muzeo de Aleksandr Suvorov. Tie situis lia bieno, en kiun li estis ekzilita ekde la 5-a de majo 1797 ĝis la 7-a de februaro 1799.[6]
En la urbo Boroviĉi troviĝas la historia muzeo de la Boroviĉi kaj de ties ĉirkaŭaĵoj, fondita en 1918.[7]
En la teritorio de la distrikto situas kelkaj arkeologiaj kaj arkitekturaj objektoj.
Je 6 km post (laŭ la fluo) la vilaĝo Opeĉenskij Posad, je 20 antaŭ la urbo Boroviĉi, en Msta-on enfluas la subtera rivero Poneretka (ruse Понеретка), elfluante el la borda deklivo. Oni deklaris ĝin naturmonumento.[8] La rivero estas konata de amatoroj de nekutima akva turismo: dum unu kilometro en la rivero eblas subtera navigado per kajakoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.