vilaĝo en Tjumena distrikto (Tjumena provinco, Rusio) From Wikipedia, the free encyclopedia
Borki (ruse Борки) estas vilaĝo en Tjumena distrikto (Tjumena provinco, Rusio), parto de Kaskara kampara municipo (ruse Каскаринское сельское поселение).
Borki (Борки) | |
vilaĝo | |
vilaĝo | |
---|---|
Oficiala nomo: Борки | |
Deveno de nomo: Pinaroj | |
Lando | Rusio |
Ŝtato | Tjumena provinco |
Regiono | Urala federacia regiono |
Distrikto | Tjumena distrikto |
kampara municipo | Kaskara kampara municipo |
Ŝoseo | P404 |
Rivero | Turo |
Situo | Borki |
- koordinatoj | 57° 10′ 23″ N 66° 03′ 58″ O (mapo) |
Loĝantaro | (2010) |
Horzono | UTC+5 |
Poŝtkodo | 625513 |
ОКТМО | 71644415101 |
OKATO | 71244815001 |
Aŭtokodo | 72 |
Telefonkodo | +7 3452 |
Borki situas en la sud-okcidenta parto de Tjumena provinco kaj la respektiva parto de Okcident-Siberia Malaltebenaĵo, sur la maldekstra bordo de la rivero Turo, proksimume 23 km for de la suda rando de Tjumeno. Tra ĝi iras P404 (la Tobolska landvojo). Ĝi situas inter vilaĝoj Kaskara kaj Ŝĉerbak.
En 2002 plejparto de la loĝantoj estis rusoj (85%)[1].
Komence de la 1860-aj jaroj tie estis 57 kortoj, en kiuj loĝis 232 viroj kaj 211 inoj. Vilaĝanoj kultivis 125 desjatinojn (136,5 hektarojn) da grenaj kampoj, havis 250 ĉevalojn, 300 bovinojn, 500 ŝafojn, 75 kaprojn kaj 500 porkojn[3]. Lokanoj okupiĝis pri grenkultivado, fiŝkaptado, falĉado de fojno, transportado de pasaĝeroj kaj kargoj, faris bastomatojn kaj fiŝkaptajn retojn. En periodoj kiam rivero Turo iĝis malprofunda, ĉe la vilaĝo estiĝis provizora albordiĝejo, kien venis la varoj[4].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.