Borislav aŭ Borislavo (ukraine Борислав, Borislav, pole Borysław, germane Borislau) estas malgranda urbo en Ukrainio, kun ĉ. 38.000 loĝantoj. Ĝi situas en la Lviva provinco, sude de Lvivo / Lvovo. La sekva plej granda urbo estas Drohobiĉo.
Borislav | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de provinca signifo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 82300 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 37 093 () [+] | ||||
Loĝdenso | 1 003 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 49° 17′ N, 23° 26′ O (mapo)49.28805555555623.426666666667 [+] | ||||
Alto | 359 m [+] | ||||
Areo | 37 km² (3 700 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Boryslav [+] | |||||
En la dua duono de la 19-a jarcento, oni malkovris tie nafton, kiu helpis evoluon de la loko. Oni malfermis eĉ en 1886 naftoministan studejon tie. La nafto- kaj tergasaj resursoj estis foruzitaj en la dua duono de la 20-a jc.
Post la Unua Mondmilito, la komunumo apartenis al Pollando, la naftominista studejo iĝis Naftominada Universitato. La ĉirkaŭo de Borislav iĝis centro de la pola naftoindustrio inter la du mondmilitoj. La komunumo estas urbo ekde 1933, ĝin okupis dum la Dua Mondmilito Sovet-Unio, Germanio, poste denove Sovet-Unio. Ekde 1991 ĝi situas en la sendependa Ukrainio.
Famuloj naskitaj en Borislavo
- Zbigniew Balik (nask. 1935) - pola politikisto, municipano, kemiisto,
- Adam Daniewicz (1906-1984) - pola aktoro, pedagogo,
- Wilhelm Dichter (1935) - pola verkisto juddevena,
- Wilhelm Friedberg (1873-1941) - pola geologo kaj paleontologo,
- Witold Hryniewski (1925-2007) - pola sport- kaj socia aganto,
- Włodzimierz Hubicki (1914-1977) - pola kemiisto,
- Zdzisław Leśniak (1930-2002) - polski teatra kaj filma aktoro, ankaŭ reĝisoro,
- Józef Lipman (nask. 1931) - emerita profesoro de Politekniko en Vroclavo (Kemia Fakultato), scienca specialisto pri nafto, petrokemio, katalizo, travivis en Borislavo Holokaŭston,
- Marta Lipińska (nask. 1940) - pola teatr-, radi-, film-, televida aktorino,
- Władysław Nehrebecki (1923-1978) - pola reĝisoro,
- Roman Stanisławowycz Pecyna (1950-2010) - arkiepiskopo de Drohobiĉo kaj Sambir de la Ukraina Autokefalia Ortodoksa Religio,
- Kazimierz Rolewicz (1898-1986) - subkolonelo de pola infanterio kaj poste la "subtera" Landa Armeo,
- Marek Staffa (nask. 1942) - pola arkitekto,
- Jerzy Trunkwalter (1933-2007) - polski ĵurnalisto, teoriulo kaj film-kritikisto,
- Piotr Wach (nask. 1944) - pola politikisto, profesoro, universitata lekciisto, pola senatano, eks-rektoro de Politekniko en Opole,
- Jerzy Ważny (1927-2010) - pola sciencisto, universitata profesoro, membro de Pola Akademio de Sciencoj,
- Szewach Weiss (nask. 1935) - israela politikisto, ambasadoro de Israelo en Pollando dum la jaroj 2000-2003 (vidu ala apudan foton),
- Wira Wowk (nask. 1926) - ukraia poetino, historiistino pri literaturo, literaturoznawca, tradukistino el la lingvo ukraina al la portugala,
- Marek Tomasz Zahajkiewicz (1934-2015) - pola romkatolika pastro, teologo, historiisto pri Eklezio, profesoro,
- Zdzisław Żygulski (1921-2015) - pola historiisto kaj teoriulo pri arto, profesoro.
Vidu ankaŭ
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.