usona politikisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Booth GARDNER (n. la 21-an de aŭgusto, 1936), heredinto de la riĉaĵo de la familia firmao Weyerhaeuser, estis la 19-a subŝtatestro de Vaŝingtonio, 1985–1993. Li servis ankaŭ kiel usona ambasadoro al GATT. Li estas membro de la Demokrata partio. Antaŭ ol Vaŝingtoniestriĝi, li servis kiel la unua kantonestro de Kantono Pierce.
Booth Gardner | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 21-an de aŭgusto 1936 en Tacoma | ||||
Morto | 15-an de marto 2013 (76-jaraĝa) en Tacoma | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Parkinsona malsano vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato de Vaŝingtonio ekonomika altlernejo Harvard Lakeside School (en) vd | ||||
Partio | Demokrata Partio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lia vicpatro, Norton Clapp, estis estro de la firmao Weyerhaeuser kaj unu el la originalaj proprietantoj de la seatla Spacnadlo. En 1976, Gardner proprietis la futbalan teamon Tacoma Tides, kaj en 1978 li kunposedis la teamon Colorado Caribous; tiuj entreprenoj estis antaŭ ol futbalo populariĝis en Usono.
En 1994, unu jaron post forlasi la subŝtatestradon, Gardner diagnoziĝis je malsano de Parkinson. En 2006 li neatendite anoncis sian apogon de asistata sinmortigado.[1] En 2008 li inicis kaj gvidis la kampanjon por Initiative 1000, vaŝingtonia leĝpropono pri digna mortado, bazita sur la simila leĝo en Oregono,[2] kaj li restas aktive engaĝita pri tiu temo.[3] Gardner diris, ke li aprobas pli da mortrajto ol la nunaj vaŝingtonia kaj oregona leĝoj permesas, por ke fine oni permesu mortigaj preskripciojn por homoj kun neeltenebla suferado, eĉ sen la postulo ke la suferiga sanstato estu mortigonta.[4]
En 2009, The Last Campaign of Governor Booth Gardner, ("La lasta kampanjo de ŝtatestro Booth Gardner"), mallonga dokumenta filmo, produktita de Just Media kaj HBO, kronikis la kampanjon por Initiative 1000. La filmo nomumiĝis por Oskar-premio por Plej bona mallonga dokumenta filmo.[5]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.