From Wikipedia, the free encyclopedia
Booker T. & the M.G.'s estas instrumenta muzik-bando de ritmenbluso kaj funko kiu estis influa en la ŝanĝo de la sono de la Suda kaj Memfisa soulo. La originaj membroj de la grupo estis Booker T. Jones (orgeno, piano), Steve Cropper (gitaro), Lewie Steinberg (baso), kaj Al Jackson Jr. (drumoj). En la 1960-aj jaroj, kiel membroj de la hejma bando Stax Records, ili ludis por centoj da diskoregistraĵoj de artistoj kiaj Wilson Pickett, Otis Redding, Bill Withers, Sam & Dave, Carla Thomas, Rufus Thomas, Johnnie Taylor kaj Albert King. Ili publikigis ankaŭ instrumentajn diskojn sub sia propra nomo, el kiuj la plej bone konata estas la simplaĵoj de 1962 nome "Green Onions" (verdaj cepoj).[1] Kiel originantoj de la unika Stax sonstilo, la grupo estis unu el la plej fekundaj, respektitaj, kaj imititaj en sia epoko. Meze de la 1960-aj jaroj, aliaj bandoj ambaŭflanke de Atlantiko estis klopodantaj muziki kiel Booker T. & the M.G.'s.[2][3]
Booker T. & the M.G.'s | |
---|---|
Persona informo | |
TTT | |
Retejo | http://www.bookert.com |
En 1965, Steinberg estis anstataŭita de Donald "Duck" Dunn, kiu ludis kun la grupo ĝis sia morto en 2012. Al Jackson, Jr. estis murdita en 1975, post kio Dunn, Cropper kaj Jones reunuiĝis por multnombraj okazoj uzante variajn drumistojn, kiel Willie Hall, Anton Fig, Steve Jordan kaj Steve Potts.[2]
La bando estis metita en la listo de la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo en 1992, en la Fam-muzikistejo kaj Muzeo de Naŝvilo (Tenesio), en 2008, kaj en la Memfisa Muzikfamulejo en 2012.[4]
Havante du blankulojn (nome Cropper kaj Dunn), Booker T. & the M.G.'s estis unu el la unuaj rasintegritaj rok-grupoj, en epoko kiam soulo kaj la muzika etoso de Memfiso partikulare estis ĝenerale konsiderita kiel rezervejo de la kulturo de Afrik-usonanoj.[5] Benny Goodman estris la rasintegritan Benny Goodman Trio and Quartet antaŭ kvarono de jarcento, kaj aliaj integritaj bandoj de ĵazo ekzistis ekde la 1930-aj jaroj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.