Murray Bookchin
usona liberecana socialisto From Wikipedia, the free encyclopedia
usona liberecana socialisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Mortimore (Murray) BOOKCHIN[1] (naskiĝis la 14-an de januaro 1921 en Bronkso, mortis la 30-an de julio 2006 en Burlington) estis usona historiisto, universitata profesoro, priserĉisto, ideologo, aktivulo de ekologiismo, fondisto de socia ekologio kaj unu de la pioniroj de la ekologiisma movado.
Murray Bookchin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de januaro 1921 en Bronkso |
Morto | 30-an de julio 2006 (85-jaraĝa) en Burlington |
Mortokialo | Kora malsufiĉo |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Familio | |
Edz(in)o | Beatrice Bookchin (1951–1963) |
Infano | Debbie Bookchin |
Okupo | |
Okupo | verkisto sociologo politikisto ekologo mediprotektulo pacaktivisto filozofo universitata instruisto historiisto etikisto |
Verkoj | Post-Scarcity Anarchism Our Synthetic Environment La Ekologio de Libereco: La Apero kaj Dissolvo de Hierarkio Socia anarkiismo aŭ vivstila anarkiismo Refarante socion Urbanization Without Cities: The Rise and Decline of Citizenship |
Bookchin estas aŭtoro de ampleksa kolekto de libroj pri historio, politiko, filozofio, urboplanado kaj ekologio. Ideologie Bookchin evoluis el tradicia marksismo al liberecisma socialismo, laŭ la tradicio anarkiisma de Kropotkin.
Murray Bookchin naskiĝis en Novjorko en 1921, de enmigrintoj rusaj gepatroj kiuj estis partoprenintaj en la revolucia movado de Rusio dum la epoko de la caroj. Tuj, en la 1930-aj jaroj eniris en la junulara komunisma movado, sed je la fino de tiu jardeko seniluziiĝis el ĝi pro ties aŭtoritata karaktero. Dum la jaroj de la Hispana Intercivitana Milito engaĝiĝis en la novjorka movado helpe Hispanion (Support Spain); tiam li estis tro juna por partopreni rekte, kvankam kelkaj el ties pli aĝaj amikoj mortis en la fronto de Madrido. Li restis ĉiukaze ĉe la flanko de la komunistoj ĝis la traktato inter Stalino kaj Hitlero en 1939, kiam li estis forpelita pro trockiisma devojiĝo.
Bookchin aliĝis al la laborista movado kaj partoprenis aktive en la organizado de sindikatoj norde de la ŝtado de Nov-Ĵerzejo kiam li laboris en fandofabriko, por la Unuiĝo de Industriaj Organizaĵoj. Kunlabore aktive kun la usona trockiisma movado, dum la 1940-aj jaroj li laboris en la industrio de aŭtofabrikado, aktivule dum dek jaroj en la United Auto Workers (AUW), organiza tute liberecana antaŭ ke Walter Reuther iĝus ties prezidanto. Post partopreni en la granda striko de la General Motors en 1948, ekdemandiĝis pri ĉiujn siajn konceptojn tradiciajn pri la hegemonia rolo de la industria laborista klaso, kaj verkis amplekse en postaj jaroj pri la temo.
Dum tiu epoko iĝis liberecisma socialisto, kunlabore kun germanaj enmigrintoj en Novjorko kiuj estis abandoninte la komunismon kaj devojiĝis al anarkiismo (Internationalen Kommunisten Deutschlands). Multaj el ties unuaj artikoloj de la unuaj jaroj publikiĝis en Dinge der Zeit, kaj angle Comtemporary Issues. Lia unua libro: The Problem of Chemicals in Food (La problemoj de Kemio en Nutrado), publikiĝis en Germanio. Li estis el la unuaj politikistaj aktivuloj kiuj verkis pri ekologio, tiom en Usono kiom en Germanio. Liaj verkoj kontribuis al la reformado de la germana leĝaro pri farmakologio kaj nutrado.
En la 1960-aj jaroj engaĝiĝis en la movado de Kontraŭkulturo kaj de Nova Maldekstro. Lia unua usona libro: Our Synthetic Enviroment publikiĝis en 1962. Poste li verkis Crisis in our Cities (1965). Kolekto titolita Anarkiismo post malabundo (1971) enhavis eseojn tiom plinovigaj kiom Ecologist and Revolutionary thought (1964) aŭ Towards a Liberatory Technology (1965) kiuj antaŭdiris la gravon de la ekologia temo kaj de la alternativaj energioj por ĉiu ajn progresisma movado. Je la fino de la 1960-aj jaroj, kaj en Usono kaj en Britio cirkulis almenaŭ 100.000 copias de lia kritiko al la tradicia marksismo: Listen, Marxist! (1969) (Aŭskultu, marksisto!), ege influita de la movado de la usona Nova Maldekstro.
En la lastaj jaroj de la jardeko profesoris en la Alternativa Universitato de Novjorko. En 1974 partoprenis en la fondo de la Instituto por Socia Ekologio de Vermont, kaj ekestris ĝin, akirante internacian agnoskon pro liaj kursoj pri ekofilozofio, socia teorio, kaj alternativaj teknologioj. Li ankaŭ ekprofesoris en la Rampo College de Nov-Ĵerzejo, kiel profesoro de socia teorio, posteno de kio retiriĝis en 1983 kiel emerito.
Liaj lastaj jaroj Bookchin loĝis duonemerita en Burlington, Vermont, kie li profesoris du bazajn kursojn ĉiusomere en la Instituto por la Socia Ekologio kaj prelegis eventuale en Usono kaj en Eŭropo. Li estis eldona konsilisto de la Institute for Anarchist Studies kaj de Society and Nature. Kune kun lia kunulino Janet Biehl, kaj aliaj, li publikigis pli da 30 numeroj de la teoria revuo Green Perspectives.
Unu el liaj plej ĵusaj proponoj estis kion li nomigis liberecana municipismo, baze sur la rekupero de la popularaj asembleoj kaj la rekta demokratio je municipa nivelo, de najbareco kaj de kvartalo. Por eviti ke tio atingu provinciismon en urboj li proponis civitanan konfederismon, postulante ankaŭ municipan ekonomion, kontraŭe al kapitalisma sistemo kaj al la marksisma ŝtata ekonomio.
La 30-an de julio de 2006 Murray Bookchin mortis hejme, pro koratako. Li estis 85-jaraĝa.[2]
La integro de la tradicioj de malcentrigo, ne hierarkiaj kaj popularaj kun la ekologio, ekde la filozofia liberecana vidpunkto kiun realigas Bookchin en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, eble tro plinoviga tiam, penetris poste en la nuntempa konscienco, parte ankaŭ pro la verkoj de Fritz Schumacher kaj multaj ekofeministoj kiu rekolektis la esencojn de la ideoj pedagogiaj kaj sociaj de la verkaro kaj priserĉado de Bookchin.
Bookchin verkis diversajn librojn, inter kiuj troviĝas la jenaj:[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.