From Wikipedia, the free encyclopedia
Bonete en la hispana kaj Boneto en Esperanto estas vilaĝo de la provinco Albaceto en la regiono de Kastilio-Manĉo en Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Monte Ibérico-Corredor de Almansa en la oriento de la provinco. La areo estas de 125,06 km² kaj la loĝantaro de 1 049 loĝ. (2019), dum la denseco estas de 8,82 loĝ./km².
Bonete | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 02691 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 980 (2023) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 52′ N, 1° 21′ U (mapo)38.871666666667-1.3480555555556 [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bonete (Albacete) [+] | |||
Bonete en la hispana estas pastra ĉapo, kio aperas en la malsupra duono de la blazono.
Bonete estas en la okcidento de la provinco Albacete je 50 km de la provinca ĉefurbo kaj je 22 km de Almansa, la komarka ĉefurbo.
Jam estis homa okupo en prahistorio, kion pruvas setlejo de iberoj Amarejo.
En la 13a jarcento la areo jam estis kontrolita de la kristanoj de la Reĝlando Kastilio.
Estas preĝejo kun barokaj elementoj (17a jarcento).
La ekonomio de Bonete estis tradicie fundamentata sur la agrikulturo, speciale en la kultivo de la vitoj, olivarboj, migdalarboj kaj cerealoj kaj malgrandaj fruktoĝardenoj. Estas ankaŭ produktado de vino, de fungoj, de viandaĵoj el porko kaj de ŝuoj pro la proksimeco al Almansa.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.