naskiĝtaga kanto From Wikipedia, the free encyclopedia
Bondezirojn al vi aŭ Ni gratulas al vi aŭ Ĉion bonan al vi estas la esperantigita titolo kaj unua verso de tradicia usona anglalingva kanto (Happy Birthday to You), per kiu oni gratulas personon okaze de ĉi ties naskiĝtago. Tiun kanton komponis du usonaj fratinoj instruistinoj en la jaro 1893 por uzi ĝin kiel ĉiutagan bonmatenan saluton en lernejo; ĝi estis registrita en 1935 kaj pro tio almenaŭ en Usono oni ne rajtas reprodukti la kanton publike senpage; en aliaj landoj tio eblas nur ekde 1985. Kutime tiun kanton akompanas ceremonia rito malŝalti lumojn kaj enmeti en la salonon torton kun lumigitaj kandeloj, dum la kantado la omaĝito blovos super la kandeloj kaj estingos ilin.
La tutan kanteton oni povas esperantigi, en formo kantebla laŭ la sama melodio, jene:
Aŭ, depende de la nomo de la gratulata persono:
ktp.
Ankaŭ eblas:
Alia versio:
En la portugala la melodio ricevis malsimilan kaj pli malsimplan tekston, verkita de Bertha Celeste Homem de Mello kaj elektita inter kvin mil proponoj per ĵurio de la Brazila Beletristika Akademio. Pro tio esperantistoj el Brazilo kaj el Portugalio tradukas ofte la suban tekston de la portugala lingvo,[1] kiu tamen en la dua kaj kvara linio havas silabon pli ol la originalo kaj tial ne vere trafas:
[Originale en la portugala: Parabéns a você, nesta data querida, muita felicidade, muitos anos de vida.]
Tonsilabe, per tradicia eŭropa solfeĝo, ĝia melodio (kun akordoj en parentezoj) estas jena:
(#: /(Do maĵ)SoSo (Do maĵ)La (Do maĵ)So (Do maĵ)do (So 7)Ti (So 7);
/(Do maĵ)SoSo (Do maĵ)La (Do maĵ)So (Do maĵ)re (Do maĵ)do (Do maĵ);
/(Do maĵ)SoSo (Do maĵ)so (Do maĵ)mi /(Do maĵ)do (Re min)Ti (Re min)La;
/(Re min)fafa (So 7)mi (So 7)do (So 7)re (Do maĵ)do (Do maĵ)).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.