From Wikipedia, the free encyclopedia
Bogandinskij (ruse Богандинский) estas urbotipa loĝloko en Tjumena distrikto (Tjumena provinco, Rusio), centro de Bogandinska kampara municipo (ruse Богандинское сельское поселение).
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Bogandinskoje. |
Bogandinskij (Богандинский) | ||
urbotipa loĝloko | ||
|
||
administra dividaĵo de Rusio • urban-type settlement in Russia | ||
---|---|---|
Oficiala nomo: Богандинский | ||
Lando | Rusio | |
Ŝtato | Tjumena provinco | |
Regiono | Urala federacia regiono | |
Distrikto | Tjumena distrikto | |
kampara municipo | Bogandinska kampara municipo | |
Situo | Bogandinskij | |
- koordinatoj | 56° 53′ 34″ N 65° 53′ 24″ O (mapo) | |
Loĝantaro | (2021) | |
Horzono | UTC+5 | |
Poŝtkodo | 625520, 625521 | |
ОКТМО | 71644410101 | |
OKATO | 71244552 | |
Aŭtokodo | 72 | |
Telefonkodo | +7 3452 | |
Bogandinskij situas ambaŭflanke de la ŝoseo R-402 (parto de E22), proksimume 338 km for de la sud-orienta rando de Tjumeno.
Sian nomon la vilaĝo ricevis pro apuda rivero Boganda. Siavice la nomo Boganda derivas de la tataraj vortoj bogen (hodiaŭ) kaj anda (loko), do loko situanta je unutaga distanco. Ĝi efektive estis atingebla je unu se veturi de la malnova tatara ĉefurbo Ĉimgi-Tura[13].
En 1910–1913 estis konstruata fervojlinio Tjumeno — Omsko, kiu estis unutraka, do post ĉiuj 5–10 km estis kreataj preterpasejoj. Unue aperis du domoj. En la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj surloke aktive evoluis arbohakado kaj lignoprilaborado, kio progresigis la vilaĝon. En 1942 estis establita lignokompanio (ruse леспромхоз), produktinta diversajn tabulojn[14].
Ĝis 1950 en la vilaĝo estis iom pli ol 100 kortoj. En 1964 komenciĝis konstruado de la kombinato de ferbetonaĵoj, en julio 1966 ĝi ekfunkciis. Samtempe komenciĝis fabrikado de krevargilo. En 1972 estis kreita skvaro de la 50-a datreveno de Sovetunio[15].
En 1967 Bogandinskij ricevis statuson de urbotipa loĝloko. Komence de la 1980-aj jaroj ĉe orienta rando de la setlejo, laŭlonge de la Jalutorovska landvojo aperis unuaj pluretaĝaj domoj. La setlejo dividiĝis je du partoj: malnova (ĉe la fervojo) kaj nova (oriente de la ŝoseo). Fine de 1984 malfermiĝis kulturdomo kun du spektejoj[15], aperis sportejo. En 1985 al la novaj kvartaloj translokiĝis vilaĝa konsilio (ruse поселковый совет). En la 1980-aj jaroj funkciis loka forstejo, do ĉiuj arbaroj jam estis forhakitaj kaj plantitaj denove. En la vilaĝo troviĝis ĉefsidejo de la sovĥozo "Tjumenskij", kies specialiĝo estis buĉbrutoj. Ĝi havis filiojn en vilaĝoj Amanadskoje, Maraj, Filippoviĉi, Pesjanka, Kiŝtirla, Knjaĵevo. En la setlejo funkcias granda gaspumpejo, transportanta tergason al Tjumeno[16].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.