Blukrura naivulo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Blukrura naivulo aŭ Blukrura sulo, Sula nebouxii, estas birdo de la familio Suledoj, en kiu estas 10 specioj de marbirdoj kun longaj flugiloj kaj beko. Pli malpli estas tiom granda kiom ansero (85 cm). La inoj estas pli grandaj ol maskloj. Tiu ĉi specio estas membro de la genro Sula, kiu enhavas ses naivulojn. Ĝi estas facile rekonebla pro siaj distingaj brilbluaj piedoj, kio estas seksoselekta trajto. Maskloj montras siajn piedojn per prilaborata pariĝada ritaro kiu konsistas en levado de piedoj unu post la alia, dum ili pavoparadas antaŭ la ino. Kaj maskloj kaj inoj preferas pariĝi kun posedantoj de pli brilaj piedoj kaj kongrui sian patran investadon baze sur la allogeco de ties partnero.[1]
Blukrura naivulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Blukrura naivulo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Sula nebouxii (Milne-Edwards, 1882) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Reproduktejoj ruĝe | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La natura reprodukta habitato de la Blukrura naivulo estas tropikaj kaj subtropikaj insuloj de Pacifika Oceano. Ties teritorio etendas el la Golfo Kalifornia suden laŭlonge de la okcidentaj marbordoj de Centra kaj Sudameriko al Peruo. El ĉirkaŭ triono al duono de ĉiuj reproduktanta paroj nestumas en Galapagoj.[2]
Tiu birdo estas fidema kaj mankas je natura instinkto eskapi; pro tio kaj pro ties mallerta piedirado ricevis insultan nomon de hispanparolantoj "bobo", tio estas naivulo, stultulo.
La ino de la Blukrura naivulo kutime demetas 1 al 3 ovojn samtempe. La specio praktikas nesamtempan eloviĝon, kio signifas, ke eloviĝo okazas ĉe la unue demetitaj ovoj pli antaŭe ol ĉe la sekvaj ovoj, rezulte en nenekvalaj kresko kaj grando inter idoj. Tio povas rezulti en ebla kainado en tempo de manĝa malabundo.[3] Tiele la specio estas efika modelo por studi konfliktojn patro-filo kaj kainismon.