From Wikipedia, the free encyclopedia
«Blowin' in the Wind» estas kanto de la usona muzikisto Bob Dylan, lanĉita kiel "unuopaĵo" en 1962 kaj poste inkludita en lia studialbumo The Freewheelin' Bob Dylan en 1963. Kvankam ĝi estis priskribita kiel protesta kanto, ĝi enhavas serion de retorikaj demandoj pri temoj kiel paco, milito kaj libereco. La verso «The answer, my friend, is blowin' in the wind» —traduke: «La respondo, mia amiko, estas en la ventoblovo»— estis priskribita kiel «nepenetrebla kaj ambigua: ĉu la respondo estas tiom evidenta ke ĝi estas ĝuste antaŭ via vizaĝo, ĉu la respondo estas tiom netuŝebla kiel la vento».[1]
En 1994, la kanto estis inkludita en la Famsalono de la premioj Grammy. En 2004, ĝi estis elektita la 14a plej bona kanto de ĉiuj tempoj laŭ la revuo Rolling Stone. Spite ne atinginte sukceson kiam ĝi estis publikigita por la unua fojo kield unuopaĵo, ĝi estis tre aŭskultata per radio, kaj ekzemple atingis la 3an rangon en Francio.[2]
La temo eble estis inspirita de fragmento de la libro Bound for Glory, en kiu Woody Guthrie komparas sian politikan sintenon kun gazetofolioj flugantaj pro la vento en la stratoj de Novjorko. Ja Dylan estis familiarigita kun la laboro de Guthrie kaj la legado de tiu libro ege influis lin.[3] Tamen laŭlonge de la jaroj oni sugestis tre variajn antaŭaĵojn.
Diversaj kantistoj ludis versiojn de tiu kanto, ekzemple Marlene Dietrich, Stevie Wonder, Marianne Faithfull inter multaj aliaj.
En Esperanto ekzistas la versio de 3 kanzonoj de Bob Dylan, tradukitaj de Wouter Frank Pilger kaj registritaj de Duo Espera en 1968 en la albumo “Jen nia mondo”:
- Blowin’ in the Wind - Blovas la vent’;
- Don’t think twice, it’s all right - Tamen ĉio en ordo;
- With God on our side - Kun helpo de Di’.
Dylan diris komentante tiujn versojn:
|
La kanzono enhavas eron da optimismo: respondo ekzistas, kaj por ĝin alporti sufiĉos venta ekblovo (kondiĉe ke oni volu serĉi ĝin).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.