Blovmuziko en pli vasta senco ampleksas ĉiujn muzikĝenrojn resp. stilojn, je kiuj oni nure aŭ plejparte uzas blovinstrumentojn. Per tio al blovmuziko apartenas ankaŭ muziko de ĉaskorno-ensembloj, kornkvaretoj aŭ latunblovaj kvintentoj, la klasika lignoblovaj kvintetoj, harmoniorkestroj, blovorkestroj/blovbandoj, janiĉaraj muzikbandoj kaj aliaj.[1]
Pli malvastasence blovmuziko estas nur muziko, kiun ludas blovorkestroj, je kio la diferencoj kaj laŭ okupantaro kaj laŭ ludata literaturo estas tre grandaj. Ankaŭ la nomoj por blovorkestro estas variaj. En la germanlingvaj landoj kaj regionoj oni diras Blaskapellen (blovbandoj), en Svisujo ankaŭ Harmonieorchester, nocio, kiu same kiel Orchestre d'Harmonie en Francujo aŭ Harmonieorkest en Nederlando signifas same harmoniorkestro. En anglalingvaj landoj la orkestroj nomiĝas inter alie Wind Ensemble (ventensemblo), Concert Band (koncertbando) aŭ Military Band (armebando).
En la lastaj jaroj multaj orkestroj ankaŭ nomiĝas simfoniaj blovorkestroj. Je tio ofte temas pri armeo- aŭ profesiulo-orkestroj, sed ankaŭ pri bandoj konsistigitaj de engaĝiĝemaj malprofesiuloj aŭ selektorkestroj, kiuj sin dediĉas al originalkomponaĵoj aŭ la altkvalitaj aranĝaĵoj de klasikaj verkoj aŭ de pop-muziko. Distingilo de la „simfoniaj blovorkestroj“ estas, ke ĉiuj voĉoj de la respektive ludataj pecoj estas plene okupitaj per muzikistoj (kio ne ĉiam estas muzikbandoj).
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.