Blondie
usona rok-bando formita en 1974 en Novjorko / From Wikipedia, the free encyclopedia
Blondie estas usona rok-bando formita en 1974 en Novjorko fare de la kantistino Debbie Harry kaj la gitaristo Chris Stein. La bando estis pionira en la usona novondaj ĝenro kaj scenejo de la mezo de la 1970-aj jaroj.
Blondie | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Ĝenroj | rok-muziko • nova ondo • postpunko • potencpopa muziko • dancrokmuziko • pop-punk |
Retejo | www |
La unuaj du albumoj de la bando enhavis fortajn elementojn de punko kaj nova ondo, kaj kvankam ili estis tre sukcesaj en Britio kaj Aŭstralio, Blondie estis konsiderita kiel subkultura bando en Usono ĝis la publikigo de ilia tria albumo ege laŭdata de kritikistoj nome Parallel Lines en 1978. Laŭlonge de la sekvaj kvar jaroj, la bando publikigis serion de sukcesaj unuopaĵoj, kiel "Dreaming", "One Way or Another", "Heart of Glass" (ĉiuj el 1979), "Call Me", "Atomic", "The Tide Is High", kaj "Rapture" (ĉiuj el 1980). La bando famiĝis pro sia eklectikisma miksemo de muzikaj stiloj, aliginte elementojn de diskoa, popa, regea, funka kaj frua hiphopa muzikoj.
Blondie disbandiĝis post la publikigo de sia sesa studialbumo, nome The Hunter, en 1982. Harry plue faris soloan karieron kun diversaj rezultojn post haltigi dum kelkaj jaroj dum kiuj ŝi zorgis pri sia partnero Stein, kiu suferis pemfigon, nome rara memimuna malsano ĉe la haŭto. La bando reformiĝis en 1997, atingis novan sukceson kaj ilia sesa unuopaĵo la numeron unuan en Britio pere de "Maria" en 1999, ĝuste 20 jarojn post ilia unua brita numerunua unuopaĵo, "Heart of Glass".
La grupo turneis kaj koncertis tra la tuta mondo dum la sekvaj jaroj, kaj estis enmetita en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo en 2006. Blondie vendis ĉirkaŭ 40 milionojn da diskoj tutmonde kaj plue aktive koncertas. La dekunuan studialbumon de la bando, nome Pollinator, oni publikigis la 5an de Majo, 2017.