From Wikipedia, the free encyclopedia
Blighia sapida aŭ akio estas plantspecio el la familio de Sapindacoj (Sapindaceae). Ĝi originas en tropika okcidento de Afriko kaj estas hodiaŭ la nacia frukto de Jamajko.[1] Ĝi estas kultivata en la tropikaj kaj subtropikaj regionoj de la tuta mondo. Ĝi apartenas al la sama subfamilio „Sapindoideae” kiel liĉio (Litchi chinensis) kaj longano (Dimocarpus longan).
akio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Blighia sapida | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Akio estas ĉiamverda arbo kaj atingas alton ĝis 10 metroj. Ĝi havas mallongan trunkon kaj densan arbokronon. La 15 ĝis 30 cm longaj, simetriaj folioj estas pinataj kaj havas tri ĝis kvin paroj da folietoj estas 8 ĝis 12 cm longaj kaj 5 ĝis 8 cm larĝaj ovoformaj.
La floroj formas floraron. La blankaj kaj odoraj floroj estas aŭ masklaj aŭ duseksaj. La pirforma frukto estas en matura stato helruĝa ĝis flava-oranĝkolora kaj malfermiĝas en tri grandaj fendoj. Tiam aperas brilaj nigraj semoj ĉirkaŭataj de mola, spongeca, blanke flava fruktokarno.
La genronomo Blighia honoras William Bligh, kapitano de la ŝipo HMS Bounty. Li portis en 1793 la unuan ekzempleron el Jamajko al la Reĝa Botanika Ĝardeno de Londono. Blighia sapida originas el okcidenta Afriko. Ĝi venis per sklavoŝipoj al Jamajko.[2]
Akio ne estas komplete konsumebla. Nur la karna semmantelo (Arilo) estas manĝebla. La resto de la fruktoj kaj ankaŭ la semoj estas toksaj. La toksecon kaŭzas la aminoacido Hipoglicino (hipoglicino A).[3] La frukto malfermiĝu mem, ĝi estu freŝa kaj ne tromatura – nematuraj kaj tromaturaj fruktoj ankaŭ estas toksaj. Nematuraj kaj eĉ maturaj fruktoj povas kaŭzi vomadon (Vomitus) kaj Hipoglikemion. Laŭ amaskomunikilaj raportoj la konsumado de nematuraj fruktoj ankaŭ povas kaŭzi morton.[4]
Akio kaj „Saltfish“ (salita kaj sekigita moruo) estas populara plado de la jamajka kuirejo.
La oleo de la ariloj entenas multajn gravajn nutraĵojn, precipe grasacidoj. Akia oleo estas grava parto de la nutraĵo en Jamajko.
100 g akio enhavas 903 kJ aŭ 218 kcal. Ĝi estas riĉa je fero (2,7 mg/100 g). La enhavo estas komparebla kun Avokado.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.