From Wikipedia, the free encyclopedia
La Blankagorĝa tinamo (Tinamus guttatus) estas birdospecio indiĝena de la Amazona pluvarbaro de Brazilo, norda Bolivio, sudorienta Kolombio, nordorienta Ekvadoro, orienta Peruo kaj suda Venezuelo.[1]
Blankagorĝa tinamo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Blankagorĝa tinamo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Tinamus guttatus (Pelzeln, 1863) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĉiu tinamoj estas parto de la familio Tinamedoj, kaj je pli granda etendo estas ankaŭ membroj de la Strutoformaj, sed kelkaj fakuloj konsideras propran ordon nome Tinamoformaj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, el kiuj Tinamoj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj.[2] La Blankagorĝa tinamo estas monotipa specio.[1]
Tinamus guttatus devenas el du diferencaj lingvoj. Tinamus estas la indiĝena nomo de la birdoj ĉe tribo kalin, kaj guttatus signifas makuleca el latina.[3]
La Blankagorĝa tinamo havas helbrunajn suprajn partojn kun nigreca strieco ĉe suba dorso kaj malgrandaj flavecblankaj punktoj. Ĝi havas pli palajn subajn partojn kun pli larĝa, malhela strieco ĉe flankoj. Ĝi havas grizajn kapon kaj kolon, kun blanka gorĝo, brunaj okuloj kaj malhelbruna beko. Tiuj birdoj estas inter 32 kaj 36 cm longaj.
Kiel ĉe aliaj tinamoj, ankaŭ la Blankagorĝa tinamo manĝas fruktojn el grundo aŭ malaltaj arbustoj, same kiel senvertebrulojn, florburĝonojn, freŝajn foliojn, semojn kaj radikojn. La masklo kovas la ovojn kiuj povas veni el ĝis kvar diversaj inoj, kaj poste li zorgas la idojn ĝis tiuj pretas per si mem, kutime dum 2 aŭ 3 semajnoj. La nesto estas situantaj surgrunde en densa arbustaro aŭ inter interplektita radikaro.[2]
Ili loĝas en sub-tropikaj kaj tropikaj arbaroj de malaltaj teroj ĉe 500 m aŭ pli malalte.[4] Ili manĝas semojn, fruktojn kaj senvertebrulojn. Kun aliaj specioj de tinamoj.
Ĝi estas relative abunda specio en sia habitato kaj la ĉefa minaco estas senarbarigo. Ĉe 2012 la statuso de la Blankagorĝa tinamo estis Preskaŭ Minacata, kaj ĝi havas loĝan teritorion de 4,000,000 km².[4] Ties ovoj estas aprezataj posedoj por kelkaj kolektantoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.