Bitlibro
libro, eldonita kiel komputila cifereca dosiero / From Wikipedia, the free encyclopedia
Bitlibro, aŭ cifereca libro, plej ofte konata kiel elektronika libro estas libro disponigata en cifereca, bita formo, kiel komputila dosiero de speciala tipo. La dosiero mem ne estas rekte legebla de homo, ĝi estas en kodita formo magneta, elektra aŭ lumdiska.