From Wikipedia, the free encyclopedia
Bildarton kapablas krei diversaj programoj de artefarita intelekto. En 2023 temas ĉefe pri laŭtekstaj bildokreaj modeloj. Oni distingu tian arton de cifereca arto;[1] ambaŭ uzas ciferecan teknologion, sed temas pri artefarita intelekto nur se la bildon kreas generaj algoritmoj kaj profundlernaj teknikoj aŭtonome, sen rekta interveno de homa artisto.[1][2]
Multaj mekanismoj por krei bildojn per artefarita intelekto estas evoluigitaj, interalie procedoj kiuj uzas matematikajn regulojn, algoritmoj kiuj imitas la efikon de pentriloj, kaj profundlernaj algoritmoj, ekzemple generaj kontraŭkonkuraj retoj (GKR-oj) kaj transformiloj.
Unu el la plej frue aperintaj artefaritaj artaj sistemoj estas AARON, evoluigita de Harold Cohen ekde la fino de la jardeko de 1960 ĉe la Universitato de Kalifornio en San-Diego.[3] AARON estas la plej rimarkinda ekzemplo de bildokrea artefarita intelekto en la erao de malnovastila artefarita intelekto, ĉar ĝi uzas simbolan laŭregulan metodon por generi teknikajn bildojn.[4] Cohen evoluigis AARON kun la celo kodigi la agon de desegnado. AARON en sia primitiva versio kreadis simplajn nigrablankajn desegnaĵojn. Cohen pentris la bildojn por fini ilin. Dum la jaroj li ankaŭ evoluigis pentran kapablon de AARON mem. AARON do pentradis per specialaj pentriloj kaj farboj memelektitaj sen intermikso de Cohen.[5]
Laŭ Martin Rue, artefarita intelekto povas imiti homajn artistojn pli konvinke en kreado de bildoj ol en literaturo, ĉar la kapablo plej malfacile akirebla por artefarita sistemo, t.e. doni unuigantan koheron al kompleksa verko, ne havas gravan rolon ĉe abstrakta arto.[6]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.