From Wikipedia, the free encyclopedia
La Bibliaj juĝistoj' (hebrelingve: שופטים = Shôphaatîm aŭ shoftim[1] estis personoj kiuj okupis oficon de registaraj regantoj kaj militaj kondotieroj, kiuj prezidis ankaŭ la varispecajn aŭdiencojn[2].
En la libro de juĝistoj estas informate kiel militaj ĉefoj, civilaj kaj spiritaj, inspiritaj de Dio en determinitaj okazoj milite agadis por liberigi unu aŭ diversajn izraelajn tribojn minacatajn de la popoloj najbaraj[3] aŭ por gvidi izraelidojn al nova konkero[4].Tamen, kiel oni povas dedukti el la grava kaj obskura soci-politika situacio en kiu vivis la hebrearo, la juĝistoj ne ĉiam estis lideroj religie devotaj aŭ ŝtatiste dotitaj, sed uloj foje ambiciaj kaj lokaj herooj ĉar tiam ankoraŭ ne alestiĝis nacia unuiĝo. Tiu stato en izraelaj teritorioj daŭris ekde ĉirkaŭ 1150] a.K. ĝis 1025 a.K., nome ĝis enscenejiĝo de la unua izraela reĝo Ŝaul.
Apud tiuj prefere militecaj figuroj, la libro parolas ankaŭ pri juĝistoj responsaj pri la ordinara administrado kaj leĝfarado ene de la diversaj triboj: temas pri la juĝistoj “minoraj”.
Post la konkero de tuta Kanaano, tiuj personoj preskaŭ abrupe malaperis.[5]
Helpe de la libro de juĝistoj eblas konstrui la suban liston de juĝistoj:
En la 1-a libro de Samuelo oni parolas pri Samuelo, Eli ĉefsacerdoto, Gioelo kaj Abia (tiuj ĉi lastaj filoj de Samuelo) prezentitaj kiel juĝistoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.