From Wikipedia, the free encyclopedia
Bibern estas iama komunumo kaj ekde la 1-a de januaro 2014 parto de la nova komunumo Buchegg en la Distrikto Bucheggberg en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 250 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
- La mallongigo SO en Bibern SO staras por la svisa Kantono Soloturno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Bibern.. |
Bibern | |
---|---|
Blazono de Bibern | |
former municipality of Switzerland | |
Kantono | Soloturno |
Komunumo(j) | Buchegg |
Geografia situo | CH1903: 601495 / 221806 (mapo)47.1472222222227.4583333333333 |
Nombro de loĝantoj | 250 |
Areo | 2,99 km² |
Alteco | 512 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4578 |
Mapo de Bibern | |
Bibern situas ĉe la norda flanko de la montoĉeno Bucheggberg proksimume 9 kilometrojn sudokcidente de la kantonĉefurbo Soloturno en la tiel nomita valo de Bibern, tra kiu fluas la samnoma rivereto, kiu sude de Kräiligen sur la teritorio de la iama komunumo Bätterkinden alfluas al Emme. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,99 km², de kiuj 30% estas kovritaj de arbaro, 61,9% servas por agrikulturo kaj 8,0% por setlado.[1]
La iama komunumo Bibern limis en nordoriento al Leuzigen (BE), en oriento al Tscheppach, en sudo al Hessigkofen, en sudokcidento al Gossliwil, en okcidento al Rüti ĉe Büren (BE), kaj en sudokcidento al Arch (BE).
Tra Bibern pasas de oriento al okcidento la vojo de Lüterkofen al Gossliwil, kaj de nordo al sudo la vojo n-ro 1308 de Mühledorf al Arch. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 situas proksimume 5 kilometrojn norde apud Arch. Per la poŝtaŭtolinio de la stacidomo de Lohn-Lüterkofen al Schnottwil kaj per la taksibuso Bucheggberg la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
La unua dokumenta mencio de Bibern datiĝas el la jaro 1366 kiel Bibron. Estis trovitaj diversaj objektoj el neolitiko kaj la romia epoko. Dum mezepoko Bibern apartenis al la Senjorujo Buchegg, kiu estis parto de la kampargrafejo Etburgonjo kaj fariĝis en la jaro 1391 havaĵo de la urbo Soloturno. Ĝis 1798 la malalta jurisdikcio apartenis al la soloturna tribunalo de Aetingen, dum la supera jurisdikcio apartenis al la berna kampartribunalo Zollikofen. [2]
Kun efiko de la 1-a de januaro 2014 la iamaj komunumoj Aetigkofen, Aetingen, Bibern, Brügglen, Gossliwil, Hessigkofen, Küttigkofen, Kyburg-Buchegg, Mühledorf kaj Tscheppach estis kunigitaj al la nova komunumo Buchegg.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.