natura satelito de Urano From Wikipedia, the free encyclopedia
Bianko estas interna satelito de Urano.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bianko. |
Bianko | |
Natura satelito de Urano (VIII) | |
astronomia simbolo | |
La sago montras Biankon (angle: Bianca) | |
natura satelito de Urano • regula satelito | |
---|---|
Oficiala nomo | Urano VIII[1] |
Aliaj nomoj | S/1986 U 9 |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Bianca Minola vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Bradford A. Smith[1] |
Dato de malkovro | 23-a de januaro 1986[1] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 59 165 km[2] |
Discentreco | 0,00092[2] |
Klinangulo | 0,19308°[2] rilate al la urana ekvatoro |
Periodo | 0,43458 tago[2] |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj Diametro |
64 × 46 × 46 km 51,4 km [2] averaĝe |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
9,2 × 1016 kg 1,3 × 103 kg/m3 hipoteze 0,0086 m/s2 ~ 22 m/s |
Rotacia periodo | Verŝajne kaptita |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~ 64 K |
Albedo | 0,07 |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 22,5 |
Ĝi estis malkovrita de Bradford A. Smith sur kliŝaĵoj[3] farita la 23-an de januaro 1986 de la kosmosondilo Voyager 2 kaj, naŭa urana satelito malkovrita en 1986, ricevis la maldaŭran nomon S/1986 U 9.
Tradicio volas, ke la uranaj lunoj ricevu nomojn de roluloj, prefere feoj aŭ elfoj, de William Shakespeare aŭ de Alexander Pope. Oni proponis Peaseblossom : feino en Somermeznokta sonĝo de Shakespeare, sed okazis kontraŭdiskuto kun Sovetunio, kie iuj preferus doni al satelitoj nomojn de mortintaj kosmonaŭtoj[4] kaj oni rezignis nomi la lunon. Pli malfrue, IAU diskrete elektis la nomon Bianko (aŭ angle Bianca), fratino de Katerina en "La dresado de la megero" de William Shakespeare.
Ĝia orbito, pli malalta ol la sinkrona orbito estas nestabila (kiel tiu de Kordelio) : la tajda forto malrapide bremsas Biankon kiu ĉu falos sur Uranon, ĉu diseriĝos en nova ringo.
La koloraj ecoj[5] de Bianko kaj ĝiaj orbitaj parametroj proksimigas Biankon de ok aliaj lunoj: Kresido, Dezdemono, Julieto, Porcio, Rozalindo, Kupido, Belindo kaj Perdito; kiujn oni grupigas en la porcia grupo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.