From Wikipedia, the free encyclopedia
Better Never to Have Been: The Harm of Coming Into Existence [Estus preferinde neniam naskiĝi: La eraro veni en la mondon] estas libro de David Benatar en kiu tiu ĉi, surbaze de la principoj de la morala utilisma filozofio, defendas la tezon, ke intence krei novan homan vivon estas malmorale tial, ke ĉiu homa estulo status pli bone se li ne estus naskiĝinta.[1]
''Better Never to Have Been'' | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | David Benatar |
Lingvoj | |
Lingvo | angla lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 2006 |
Loko | Oksfordo |
Eldoninto | Oxford University Press |
Eldonejo | Oxford University Press |
Trajtoj | |
Paĝoj | 256 paĝoj |
ISBN | 0-19-929642-1 |
Benatar baziĝas sur la premiso ke tiu kiu ne naskiĝas, nek suferas iun ajn malutilon, nek perdas iun ajn ĝuon (pro la simpla fakto, ke li ne ekzistas), dum tiu kiu naskiĝas estas elmetita al ĉiu speco de suferoj, afliktoj kaj indignindaĵoj. Sekve ne estus legitime pravigi la decidon krei novan individuon instance de la interesoj de tiu potenciala ulo. Benatar deduktas el tio, ke la decido naski filojn devas esti nepre neracia, krom se ĝi respondas al la interesoj de aliaj homoj (ekzemple la gepatroj), kio egalas al malmoraleco de la persono pro koncepti por naski kiel rimedo por la fremdaj celoj kaj ne kiel fino en si mem.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.