Bernardo Atxaga
From Wikipedia, the free encyclopedia
Bernardo Atxaga [bernardo aĉaga] estas la plumnomo de Joseba IRAZU GARMENDIA (naskiĝis la 27-an de julio 1951 en Asteasu, provinco Gipusko, Eŭskio, Hispanio), eŭska verkisto, plej konata per la libro Obabakoak, inter aliaj.
Li diplomiĝis pri ekonomiko de la Universitato de Bilbao, kaj studis filozofion ĉe la Centra Universitato de Barcelono. Li laboris kiel ekonomikisto, librovendisto, profesoro de la eŭska lingvo, preseja laboranto, kaj radia scenar-verkisto, ĝis 1980, kiam li ekdediĉis sin tute al verkado.
Liaj unuaj tekstoj eldoniĝis en 1972 en antologio de eŭskaj aŭtoroj. Lia unua mallonga rakonto, Ziutateaz [zjutateas] ("Pri la urboj"), eldoniĝis en 1976. Lia unua libro de poezio, Etiopia ("Etiopio"), aperis en 1978. Li verkis teatraĵojn, kanto-tekstojn, fabelojn, romanojn, kaj rakontojn. Lia libro de rakontoj, Obabakoak ("La obabaj"), eldonita en 1988, gajnis por li multe da famo kaj kelkajn premiojn, kiel la Hispana Nacia Literatura Premio. Ĝis nun, la libro tradukiĝis al pli ol 20 lingvoj.
Atxaga ĝenerale verkas en la eŭska lingvo, sed ankaŭ estas la aŭtoro de kelkaj el la hispanlingvaj tradukoj de siaj verkoj. Sekvante la ekzemplon de Obabakoak, pluraj el liaj aliaj verkoj tradukiĝis al aliaj lingvoj.
En 2003 Bernardo Atxaga publikigis la verkaĵon "Soinujolearen semea" ĉe la eldonejo Pamiela. Tiu ĉi romano temas pri la malapero de la mondo de Obaba, "mondo kiu ne plu ekzistas", laŭ la aŭtoro mem. En 2006 li estis nomumita membro de la Akademio de la Eŭska Lingvo, Euskaltzaindia. Ankaŭ en 2006 Montxo Armendáriz [monĉo armendariz] kinigis la rakonton de Obabakoak per la filmo Obaba.
Li nun loĝas en vilaĝo en Alavo.