Bergen (esperantigite Bergeno) estas la dua plej granda norvega urbo. Ĝi administre apartenas al la provinco Vestland - ĝis 2019 ĝi apartenis al pli malgranda provinco Hordaland. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 291 189 loĝantoj sur areo de 87,17 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 340 loĝantoj/km².
Ĉi tiu artikolo temas pri urbo. Por municipo en la provinco Troms rigardu la paĝon Berg (Norvegio). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Bergen. |
Bergen | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urbo urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Norvegio | ||||
Provinco | Hordaland | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 5003–5098 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 291 189 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 3 340 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 60° 24′ N, 5° 19′ O (mapo)60.39255.3233333333333 [+] | ||||
Alto | 5 m [+] | ||||
Areo | 87,17 km² (8 717 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Bergen, Norway [+] | |||||
| |||||
Geografio
Bergen situas pitoreske inter montoj proksime al la Atlantiko.
Priskribo
Dum la Hansa epoko ĝi estis grava komercocentro. Bergen apartenas al la plej pluvoriĉaj lokoj de Norvegio, kaj vintraj temperaturoj nur malofte subas nulon. Somere la klimato agrablas, kaj allogas multajn turistojn por vidi interalie:
- Bryggen, "la Kajaĵo", Mezepoka kvartalo da lignaj domoj kiu troviĝas en la listo de UNESKO pri mondaj heredaĵoj.
- Proksime al Bryggen, la Bergena Fiŝbazaro.
- Fløyen, pertrajnete atingebla panoramejo.
- Bergena Akvario
En Bergen estis leprulejo kie Gerardo Armenauer Hansen studis lepron en 19-a jarcento.
Volapuko en Bergen
En 19-a jarcento estis volapuk-klubo en Bergen.
Faktoj rilataj al Esperanto
- Naskiĝurbo de Rolf Bugge Paulsen, Edvard Grieg
- En 1991 okazis tie la Universala Kongreso de UEA.
Famuloj
Bergen estas naskiĝurbo de Gerardo Armenauer Hansen kaj en Bergen mortis hungara aldviolonisto István Ipolyi.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.