From Wikipedia, the free encyclopedia
La Berberiso de Thunberg (Berberis thunbergii), ankaŭ nomata verda heĝoberberiso, estas plantospecio el la familio de la Berberisacoj (Berberidaceae). Berberis thunbergii hejmiĝas en Japanujo kaj Ĉinujo. Ĝi estis portita en la 18a jarcento de la svedo Carl Peter Thunberg al Eŭropo.
Berberis thunbergii | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Barbaris de Thunberg (Berberis thunbergii) | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La nepostulema somerverda (decidua) arbusto povas kreski ĝis alteco de 2 metroj. Ĝi kreskas vertikale kaj havas densan habiton. La branĉoj havas folidornojn.
La supra surfaco havas helverdan kaj la malsupran flankon blue verda surfaco. La folioj estas renverse ovoformaj kaj 1 ĝis 3 cm longaj. La kolorigado en aŭtuno estas oranĝa ĝis kamenruĝa.
La dornoj estas malbrile flavaj kaj longas 5 ĝis 15 mm longaj.
La malgrandoj konkoformaj floroj estas malbrile flavaj kaj je la ekstera flanko ruĝecaj. La Thunberg-a berberiso floras de aprilo ĝis majo. En aŭtuno aperas la oblongaj helruĝaj beroj. La kromosomonombro estas 2n = 28.
Oni povas multobligi Berberis thunbergii kaj generative kaj vegetative.
La semojn oni dissemas tuj post la rikolto. Eblas ankaŭ stratifiki la semojn kaj dissemi ilin printempe.
La vegetativa multobligado okazas en decembro ĝis marto. Bezonatas lignaj kaj duonlignaj stikaĵoj kun longeco de ĉ. 12 cm.
La hibridoj inter Berberis thunbergii kaj Berberis vulgaris havas la nomon Berberis ×ottawensis, la hibridoj inter Berberis thunbergii kaj Berberis julianae estas Berberis ×mentorensis..
Ambaŭ berberisaj specioj distingiĝas ĉefe en tio, ke Berberis thunbergii havas pli malgrandajn foliojn kaj Berberis vulgaris pli grandajn kaj segilformajn foliojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.