From Wikipedia, the free encyclopedia
Berberis julianae ankaŭ nomata grandfolia berberiso, estas plantspecio el la genro berberiso (Berberis) ene de la familio de la Berberisacoj (Berberidaceae). Ĝia hejmregiono estas meza Ĉinujo, en la okcidenta parto de la provinco Hubejo. La planto estis enkondukita de Ernest Henry Wilson, kiu de 1899 ĝis 1905 por la hortikultura entrepreno Veitch and Sons en okcidenta kaj meza Ĉinujo kolektis plantojn. En 1900 tiu specio atingis Eŭropon.
Berberis julianae | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Tiu ĉi specio estas mezgranda, vertikala, tre densa, ĉiamverda arbusto, dum la aĝo la branĉoj pendas arkforme malsupren. La specio atingis alton de 2 ĝis 3 metroj. Ĝi ofte kreskis pli horizontale ol alten. La arboŝelo de la branĉoj havas sulkojn kaj estas flaveca. Dum la aĝo la arboŝelo fariĝas griza. La arbusto havas ĝis 4 mm longajn folidornojn. La folioj longas ĝis 10 cm kaj larĝas 2,5 cm. La folirandoj etas segildentaj ledaj, malhele verdaj kaj dorsflanke malbrile verdaj. La novaj folioj kaj ŝosoj en printempo estas kuprokoloraj.
La flortempo estas majo ĝis junio. La floroj kunstaris en densaj floraroj. La malforte odorantaj floroj estas duseksaj. La petaloj estas flavaj.
La oblongaj fruktoj estas nigraj kun blua prujno,
La kromosomnombro estas 2n = 28+2B
La kreskejo estu suna ĝis duonombra. La grundo estu modere seka ĝis humida, acida ĝis alkala. La specio toleras froston, la urban klimaton kaj portempan sekecon. La grandfolia berberiso estas bona heĝoplanto.
La hibrido el Berberis julianae kaj Berberis thunbergii nomiĝas Berberis × mentorensis L.M. AMES.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.