Berberio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Berberio aŭ Berberujo estas nomo por la landoj de la berberoj. Historie, eŭropanoj de la 16-a ĝis la 19-a jarcentoj tiel nomis la tutan nordan bordon de Afriko okcidente de Egiptio, do pli-malpli la nunajn Marokon, Alĝerion, Tunizion kaj Libion. Preskaŭ sinonimaj terminoj estas la arabdevena Magrebo kaj la berbera Tamazgha. La "berbera marbordo" do estis la norda limo de Berberio, kaj la suda bordo de Mediteraneo.