![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/de/Ljubljana_%2528ZOO%2529_-_lev_Boy_%2528Panthera_leo%2529%252C_2005.jpg/640px-Ljubljana_%2528ZOO%2529_-_lev_Boy_%2528Panthera_leo%2529%252C_2005.jpg&w=640&q=50)
Berbera leono
From Wikipedia, the free encyclopedia
La berbera leono (Panthera leo leo), alinome atlasa aŭ nubia leono, estas subspecio de leonoj. Ĝi ne plu vivas en la naturo kaj oni longtempe pensis ĝin formortinta, sed dum la lastaj tri jardekoj oni trovis berberajn leonojn en zooĝardenoj.
![]() | ||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||
Panthera leo leo (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||||||||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/01/Panthera_leo_leo_-_Lev_berbersky_Zoo_Hodonin.jpg/640px-Panthera_leo_leo_-_Lev_berbersky_Zoo_Hodonin.jpg)
Ĝi estas la plej granda el inter la leonaj subspecioj, la viraj povas pezi 230–270 kg, la inoj 140–160 kg. La berbera leono nature vivis en Norda Afriko, de la Atlas-montaro, de Maroko ĝis Egipto. La lasta sovaĝe vivintan leonon oni pafmortis en 1922 en la Atlas-montaro.
Male al la plimulto de la afrikaj leonoj, la berbera leono estis montara rabobesto, kiu ŝatis la arbarojn. La du aliaj rabobestoj de la Atlas-montaro, la berbera leopardo preskaŭ kaj la Atlas-urso tute formortis.
Kiam la berberoj donacis leonojn al la maroka reĝo kiel simbolojn de sia fidelo, oni donacis berberajn leonojn. Posteuloj de tiuj – iam sovaĝaj - leonoj estis donacitaj en 1970 al la maroka zooĝardeno kaj de tie poste al aliaj zooparkoj. Tiuj estas plej verŝajne puraj subspecioj de la berbera leono. Krom tiuj ĉ. 11 en la zooparko de Adis-Abebo devenas de la bestoj de etiopa imperiestro Haile Selassie. Multaj pliaj supozitaj berberaj leonoj miksiĝis kun aliaj subspecioj.
La berberajn leonojn karakterizas pleje la dika nigra kolhararo de la virseksa berbera leono, kiu etendiĝas ex super la ŝultro kaj al la ventro.
La fia karaktro de Zordon en la filmo La Leonreĝo de Disney estis pretigita je ekzemplo de la berbera leono.