Bestoĝardeno
From Wikipedia, the free encyclopedia
Bestoĝardeno aŭ zoologia ĝardeno (mallongigite zoo) estas kolekto de vivantaj, origine sovaĝaj, bestoj, kaptitaj en kaĝoj aŭ malantaŭ vitro por montri al la publiko. Pli kaj pli da bestoĝardenoj ankaŭ celas helpi pluvivi certajn speciojn kiujn minacas formorto. Tiaj bestoĝardenoj provas bredi bestojn kaj poste liberigi ilin en la medio.
- "Zoo" alidirektas ĉi tien. Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Zoo (apartigilo).
En la tuta mondo estas ĉirkaŭ 3000 bestoĝardenoj.