Berbegal [berbeGAL] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la sudo de la komarko Somontano de Barbastro (kies ĉefurbo estas Barbastro) apartenanta al la centro de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Rapidaj faktoj Administrado, Poŝtkodo ...
Berbegal
municipality of Aragon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22131
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 322  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 57′ N,  0′ O (mapo)41.950 [+]
Alto 512 m [+]
Areo 49,03102 km² (4903.102 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Berbegal (Provinco Ŭesko)
Berbegal (Provinco Ŭesko)
DEC
Situo de Berbegal
Berbegal (Hispanio)
Berbegal (Hispanio)
DEC
Situo de Berbegal

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Berbegal [+]
vdr
Fermi

Geografio

Ĝia municipa teritorio estas en la sudo de la komarko Somontano de Barbastro, inter riveroj Cinca kaj Alcanadre. Ĝi limas okcidente kun Torres de Alcanadre kaj Laperdiguera, norde kun Laluenga, oriente kun Ilche kaj sude kun Peralta de Alcofea.

La loĝloko Berbegal mem (512 msm)[1] estas je 50 km sudoriente de Huesca. Ĝi estas komunikata laŭ la ŝoseo A-1223 kun Peralta de Alcofea sudokcidente kaj kun Ilche oriente. Krome la A-1216 komunikas kun Laperdiguera nordokcidente.

Historio

La loko devenas de romianoj pro la kreo de setlejo je la servo de ŝoseo kiu komunikis inter urboj Ilerdo kaj Osko.

La areo ja estis loĝata de araboj, kiu lasis inter alia reton de irigacio kaj loknomojn, kiel propra "Berbegal" mem, kiu devenus de la araba بيربغال BIR​ BIGĀL "puto de muloj" aŭ de بير بقال BIR BIQĀL, "puto de vendisto". [2] Pri la kristana mezepoka historio estas multaj dokumentoj. En 1174 la reĝo Alfonso la 2-a de Aragono donis al la episkopo de Huesca la preĝejojn de Pertusa kaj Berbegal. [3] En 1258 la reĝo Jakobo la 1-a de Aragono donis al Pedro Martín de Luna la duonon de la impostado kaj la liberigon de militservo al Berbegal. [4] En 1294 la loko estis de reĝlando (ne de senjorlando). [5] En 1409 la reĝo Marteno la 1-a de Aragono donis al Pedro de Torrellas la loĝlokon Berbegal, kun ties domaroj. [6] En 1510 la reĝo Ferdinando la 2-a de Aragono konfirmis la atribuon favore al Pedro de Torrellas. [7]

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Berbegal kie oni malaltiĝis el 1 120 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 335 loĝantoj (2022).[8]

Aktualo

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdalarboj, olivarboj, kaj ĉefe vinproduktado) kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura kaj rura turismo. Estas kelkaj malgrandaj industrioj kaj vinproduktejoj.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo de Berbegal (romanika), la ermitejoj de Sankta Gregorio kaj de Sankta Águeda, la ruinoj de konstruaĵo tradicie atribuita al la templanoj, la fontano de Sankta Gregorio, kun bestotrinkujo kaj lavujo (16-a jarcento), partoj de la romia ŝoseo Ilerda-Osca, restaĵoj de la ibera setlejo "Las Coronas", kaj aliaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero kaj la ravinoj kaj rojoj, kiuj ĉirkaŭas la loĝlokojn.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Bibliografio

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.