Bentofilo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Bentofiloj[1] (Benthophilus), estas la specioj de genro de Nigramar-kaspiaj fiŝoj en la familio Gobiedoj (Gobiidae).
Ili estas distribuataj en nesalaj kaj saletaj akvoj de akvobasenoj de la Nigra Maro, la Kaspia Maro kaj la Azova maro, ĝis salenhavoj de ĉirkaŭ 20 ‰. Ili tipe vivas en habitatoj kiel en profundaj akvoj de Kaspio (salenhavoj de ĉirkaŭ 13 ‰) kaj en la deltoj, estuaroj kaj marbordaj akvoj de la Nigramar-kaspiaj areoj.[1]
Bentofiloj estas malgrandaj fiŝoj, neniam pli grandaj ol 15 cm, kaj kutime pli malgrandaj. Ilia vivodaŭro estas ĉirkaŭ unu jaro. Post frajado ili mortas.[1]