From Wikipedia, the free encyclopedia
Benny GOODMAN [Beni Gudman] naskita Benjamin David GOODMAN je la 30-a de majo 1909 en Ĉikago, Ilinojo, mortinta je la 13-a de junio 1986 en Novjorko, estis posteulo de judoj kaj hungaroj, fama ĵaza klarnetisto, komponisto, kaj bandestro.
Benny Goodman | |
---|---|
El la filmo Stage Door Canteen (1943) | |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Benjamin David Goodman |
Alie nomata | King of Swing Patriarch of the Clarinet Swing's Senior Statesman |
Naskiĝo | 30-an de majo 1909 en Ĉikago |
Morto | 13-an de junio 1986 (77-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Edz(in)o | Alice Frances Hammond |
Ĝenroj | Svingo (muziko), Orkestra muziko |
Profesio | Muzikisto, bandestro, kantverkisto |
Instrumentoj | klarneto |
Aktivaj jaroj | 1926 - 1986 |
Eldoninto | Bluebird, Brunswick, Columbia, Capitol, Decca, Melotone, Musicmasters, Vocalion |
Retejo | BennyGoodman.com |
Signifa instrumento | |
klarneto | |
Persona informo | |
Naskonomo | Benjamin David Goodman |
Mortokialo | Korinfarkto |
Tombo | Long Ridge Union Cemetery (en) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Harrison Technical High School (en) |
Memorigilo | |
Familio | |
Patro | David Goodman (en) |
Patrino | Dora Grisinsky (en) |
Edz(in)o | Alice Frances Hammond (en) (1942–) |
Infanoj | Rachel Goodman (en) , Benji Goodman (en) |
Okupo | |
Okupo | komponisto ĵazmuzikisto saksofonisto filmaktoro klarnetisto dirigento bandestro diskografa artisto |
TTT | |
Retejo | http://www.bennygoodman.com |
Li ankaŭ nomiĝas “King of Swing” (“Reĝo de Svingo”), ”Patriarch of the Clarinet” (“Patriarko de la Klarneto”) kaj “Swing's Senior Statesman” (“La Supera Ŝtatisto de Svingo”).
Goodman naskiĝis en Ĉikago, Ilinojo kiel la filo de malriĉaj judaj enmigrintoj de la Rusa Imperio. Ili loĝis en la najbarejo sur la strato nomita Maxwell Street. Li lernis ludi klarneton en muzikistaro kiun Hull House administris. Li fariĝis forta ludanto je juna aĝo kaj komencis profesie ludi en muzikistaroj dum li ankoraŭ estis infano.
Liaj fruaj influantoj estis ĵazaj klarnetistoj de Ĉikago, rimarkinde Johnny Dodds, Leon Roppolo, kaj Jimmy Noone.
Kiam li havis 16 jarojn, Goodman aliĝis al unu el la plej bonaj muzikistaroj de Ĉikago, la Ben Pollack Orchestra (Orkestro de Ben Pollack), kun kiu li faris liajn unuajn surbendigojn en 1926. Post du jaroj, li faris lian unuan gramofondiskon je sia nomo mem.
La patro de Goodman, David, estis laborist-klasa enmigranto. David Goodman mortis pro trafika hazardo iom post Benny aliĝis al la Ben Pollack Orchestra. Benny jam petegis al sia patro ke li retiriĝu ĉar li (Benny) kaj lia frato (Harry) eksukcesis kiel profesiaj muzikistoj. Laŭ artikolo de James Lincoln Collier, "Paĉjo rigardis al la okuloj de Benny kaj diris 'Benny, vi zorgu vin, mi zorgos min.'"
Goodman foriris al Novjorko kaj fariĝis sukcesa muzikisto dum la mulfruaj 1920-aj jaroj kaj la fruaj 1930-aj jaroj. Li faris bonan reputacion kiel bona ludanto kiu estis preparinta kaj fidinda. Li ludis kun la nacie konataj muzikistaroj de Red Nichols, Isham Jones, kaj Ted Lewis antaŭ ol fondante sian muzikistaron en 1932.
La Benny-Goodman-kvaropo prezentas la muzikaĵon "Avalon" la 16-an de januaro 1938 en la koncertejo Carnegie Hall en Novjorko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.