Beni

From Wikipedia, the free encyclopedia

Benimap

Beni estas grandurbo kaj universitata urbo en Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio).

Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en Kongo. Pri samnomata departemento en Bolivio temas artikolo Beniio.

Rapidaj faktoj Administrado, Demografio ...
Beni
official city of the Democratic Republic of the Congo (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo  30′ N, 29° 28′ O (mapo)0.529.466666666667 [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Beni (Demokratia Respubliko Kongo)
Beni (Demokratia Respubliko Kongo)
DEC
Situo de Beni

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Beni, North Kivu [+]
vdr
Fermi

Bazaj informoj

Geografio

Beni situas sur altebenaĵo en la nordorienta parto de la lando. Butembo troviĝas 43, Eduardo (lago) 70, Ugando 71, Albertlago 100, Bukavu 336, Isiro 337, Uvira 429, Kisangani 484, Lubumbashi 1365, Kinŝaso 1669, Boma 1961 km.

Klimato

En Beni la averaĝa temperaturo varias inter 21 kaj 23 °C. La plej granda varmo estas en februaro, en oktobro la temperaturo estas la plej malvarma. Jare pluvas po 1163 mm. La pluvo kulminas en aprilo kaj malkulminas en januaro kaj julio.

Historio

La kolonia erao komenciĝis en Beni en 1894, tiam vilaĝo fondiĝis. Pli frue arabaj sklavokomercistoj serĉis sklavojn, poste misiistoj alvenis. La belgoj faris komercan kaj administran centrojn el Beni. En 2001 furioza batalo okazis, kiel parto de 2-a interna milito. Ekde tiam trupoj de la Unuiĝintaj Nacioj gardas la pacon. En 2011 la urbo ricevis elektron.

En decembro 2018 Beni estis trafita de pli ol 200 kazoj de la Ebola virusa malsano (EVD) laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano. Beni situas proksime de Mangina, la epicentro de la Ebola-eksplodo en 2018-2019[2].

En 2020, ribelantoj de la Allied Democratic Forces (ADF)[3] laŭdire reĝisoris malliberejan fuĝon el la malliberejo Kangbayi kaj ili en multaj kazoj senkapigis 25 homojn en la vilaĝo Tingwe. La ribelantoj estis akuzitaj pri 800 mortigoj[4].

Ekonomio

Beni estas grava centro de produktado de kafo.

Edukado

Katolika dulingva universitato de Kongo (Université Chrétienne Bilingue du Congo).

Trafiko

Beni havas flughavenon. Estas vojoj al Goma kaj Bunia. Estas ankaŭ malpli gravaj vojoj al Ugando kaj okcidenten.

Publika sano

Antaŭa belga ministro kaj fondinto de belga sekcio de Kuracistoj Sen Landlimoj, fondis kirurgian projekton (UNICHIR) por oferti medicinajn prizorgojn al 1,2 milionoj da homoj en la oriento de Kongo, regiono kiu jam de dekoj da jaroj suferas sub agresoj, ebola kaj kronvirusa malsanoj. UNICHIR ankaŭ volas trejni kuracistojn, flegistojn kaj administran personaron.

Vidindaĵoj

Nacia parko Virunga estas proksime.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.