Benamocarra
From Wikipedia, the free encyclopedia
Benamocarra estas hispana municipo de la provinco Malago, regiono Andaluzio. Estas en la orienta parto de la marborda provinco Malago, kiu siavice estas en la Costa del Sol, borde de la Mediteranea Maro kaj sur la deklivaro de montaro.
Rapidaj faktoj municipo en Hispanio, Administrado ...
Benamocarra | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 29719 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 079 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 513 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 36° 47′ N, 4° 10′ U (mapo)36.7909259-4.1609805 [+] | ||
Alto | 126 m [+] | ||
Areo | 6 km² ( 600 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Benamocarra [+] | |||
Fermi
Ĝi estas en la komarko Axarquía [aĥarKIa] inter la mediteranea marbordo kaj la interno de la Axarquía, je 5 km de Vélez-Málaga, je 35 km de Malago, je 12 minutoj de la strando kaj je 45 minutoj de la flughaveno Málaga-Costa del Sol. La etendo de la municipa teritorio estas de 5,74 km² kaj la altitudo estas de 126 m. La municipo havis en 2016 loĝantaron de 2999 personoj laŭ la Instituto Nacional de Estadística (INE).[1]