From Wikipedia, the free encyclopedia
Bedmar y Garcíez (B. kaj G.) estas du vilaĝoj kaj unu municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio. Ĝis 1975, kaj Bedmar kaj Garcíez estis sendependaj municipoj.
Bedmar y Garcíez | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 23537 • 23539 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 605 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 22 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 50′ N, 3° 25′ U (mapo)37.83227845-3.42352535431 [+] | ||
Alto | 643 m [+] | ||
Areo | 119 km² (11 900 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bedmar y Garcíez [+] | |||
La areo de la municipo estas 119 km2 kie loĝas 2 642 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 23,17 loĝ./km2.
Bedmar y Garcíez situas sur la nordo de la komarko Sierra Mágina en la centro de la provinco, lime kun Jimena, Albanchez de Mágina, Huelma, Bélmez de la Moraleda, Jódar kaj Baeza. Estas sur 643 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj de la provinco Ĥaeno.
Ĝi estas en la maldekstra bordo de la rivero Gvadalkiviro kun mediteranea klimato de tipo kontinenta kun mildaj temperaturoj.
Estas fortaj geologiaj kaj pejzaĝaj kontrastoj: en la suda duono estas la plej altaj altaĵoj, en pinto Mágina, de 2167 metroj, kaj elstaras ankaŭ la pintoj Carboneras (1511 m), Carluco (1441 m), kaj Cueva del Aire (1309 m). En la norda sektoro estas la rivero Gvadalkiviro, lun averaĝa alto de 300 m. Samtempe estas karsta pejzaĝo en Serrezuela kaj en la Sierra de Cuadros.
La rivero Cuadros aŭ Bedmar, en la loko Cuadros je 4 km de la vilaĝo, estas tipa alta rivero kun ĉerivera arbaro de oleandro, nome unu de la plej grandaj oleandraroj de Eŭropo kaj nun oni intencas deklari ĝin natura heredo. El la Turo de Cuadros la valo malfermiĝas kaj irigacias la fruktoĝardenojn de la bordoj, kaj poste alvenas al Garcíez y Jimena kaj elfluas en la Gvadalkiviron.
La orografio de la zono estas taŭga por la realigo de turismo de montaro. Viziteblas la Natura Parko de Sierra Mágina, de granda ekologia kaj pejzaĝa valoro, kun klimato kiu favoras la diversecon de flaŭro kaj faŭno kun kelkaj endemiaj specioj kiel iberia bufo (Alytes dickhillenii). Oni povas viziti la naturan lokon de la rivero Cuadros, kaj la Sendero de los Adelfares (Pado de la Oleandraro) kie estas la Sanktejo de la Virgulino de Cuadros, la Turon, la muelejon, la kavojn kaj la ekfluejon de la rojo Sistillo. Ekonomie elstaras la agrikulturo bazita sur la kultivo de olivarboj kaj asparagoj, kiu rezultis en la disvolvigo de la industrio oleprodukta kaj la konservoj. De tiuj teroj devenas unu de la plej bonkvalitaj olivoleoj de Hispanio.
Jam en la prahistorio estis homa loĝado. Bedmar estis grava “romia remparburgo”, en kiu poste setliĝis visigotoj kaj islamanoj.
La origino de Bedmar reeniras al la epoko de iberoj, kaj poste ĝi estos setlejo de romianoj kaj visigotoj. La okupado de la teritorio fare de araboj kiu entigos Bedmar, setle al Serrezuela. En 1411 la Ordeno de Santiago konstruis la Novan Kastelon laŭ novaj teknikoj defendaj kiun jam ne konkeros la trupoj nazariaj. La definitiva kastilia konkero realiĝis en 1431, post oftaj ŝanĝoj, keil konsekvenco de la strategia situacio en la nazaria landlimo.
Garcíez estis donita al Fernando la 3-a en 1224 je la kapitulaco de Baeza pro ties loko defendante la riveron Bedmar.
La Katolikaj Gereĝoj donis al Bedmar la titolon de "villa" (urbeto) en 1494. En 1510 estas dokumentata ke kelkaj bedmaranoj akompanis Don Pedro de Alvarado en lia ekspedicio al Ameriko.
Problemoj de sanmanko faris ke fine de la 16a jarcento oni translokigis Garcíez al la apudo de kastelo, nome al ties aktuala loko.
La 17a jarcento estis negativa por ambaŭ urbetoj, malriĉiĝis kaj malaltiĝis la loĝantaro pro la ĝenerala krizo. La lanta rekuperado okazis dum la 18a jarcento.
En la 19a jarcento okazis la etendon de la sindikatismo kaj de la klasbatalo, ĉar la plej parto de la loĝantaro de ambaŭ lokoj estis taglaboristoj. Tiu klaskonscio estis abrupte bremsita de la Hispana Enlanda Milito kaj la subpremado fare de la frankisma diktaturo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.