Bea Vianen
From Wikipedia, the free encyclopedia
Beatrice Sylvia Magdalena Vianen (n. la 6-an de novembro 1935 en Paramaribo - m. la 6-an de januaro 2019 en Paramaribo) estis surinama verkistino de romanoj, rakontoj kaj poezio. Ŝi estas konsiderata unu el la plej gravaj nederlandaj-karibiaj aŭtoroj de la 1970-aj jaroj.
Bea Vianen | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Beatrice Sylvia Vianen | |
Naskiĝo | 6-an de novembro 1935 (1935-11-06) en Paramaribo, Nederlanda Surinamo, ![]() | |
Morto | 6-an de januaro 2019 (2019-01-06) (83-jaraĝa) en Paramaribo | |
Lingvoj | nederlanda vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando Surinamo ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto poeto ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Inter ĉirkaŭ 1970 kaj 2000, du generacioj de surinamaj mezlernejanoj legis almenaŭ unu de ŝiaj libroj. Plej famaj estis ŝiaj unuaj du romanoj: Sarnami, hai (Surinamo, mi estas) de 1969 kaj Strafhok de 1971. Ŝia verkaro apartenas al la referencaj verkoj de la surinama literaturo ĉar ili estas konsiderataj kiel valoraj verkoj kiuj vortumas laŭ aŭtenta maniero tio kio estas surinama kaj rekonebla por surinamoj[1]. La lingvo uzata en ŝia verkaro estis ŝia propra kreaĵo. Ŝi kreis novan literaturan spiriton uzante surinamajn-nederlandajn vortojn kaj surinamajn-javanajn vortojn.
Bea Vianen estis de miksita etna origino. Tio estas tre grava kiel deirpunkto por taksi ŝian verkaron, ĉar du ĉefaj temoj superregas en ĉio, kion ŝi verkis: la deziro al libereco kaj la etnaj dividoj[2]. En la Surinamo de Vianen la malsamaj etnaj kaj religiaj grupoj vivas dise, ne kune.
Okaze de ŝia okdeka naskiĝtago en 2015, estis eldonita kolekton de tri noveloj (Een kinderbedje) kiun ŝia plej aĝa filino Kunti Elstak aperigis en memeldono (ISBN 978-94-022-2102-2)[3].