romanika katedralo en Milano From Wikipedia, the free encyclopedia
La baziliko Sankta Ambrozio en Milano en la nordo de Italio estis konstruita ekde 378 laŭ forta instigo de la episkopo kaj eklezia patro Ambrozio de Milano, Tamen, en sia nuna formo, ĝi plejparte devenas de la romanika renovigo inter 1088 kaj la fino de la 12-a jarcento.
Baziliko Sankta Ambrozio | |||||
---|---|---|---|---|---|
malgranda baziliko konstruaĵaro | |||||
Bazaj datoj | |||||
Konstrustilo | Romaniko vd | ||||
Estiĝo | 3-a jarcento | ||||
Lando | Rusio Italio vd | ||||
Situo | Milano | ||||
Adreso | Piazza Sant'Ambrogio | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 45° 27′ 45″ N, 9° 10′ 33″ O (mapo)45.46259.1758333333333 | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | http://www.basilicasantambrogio.it/ | ||||
En la epoko de la Romia Imperio, la areo ekster la urba pordego Porta Vercellina, kie staras la nuna preĝejo, servis kiel tombejo. Post kiam Imperiestro Konstantino en 313 per sia Edikto de Milano permesis al la kristanoj, ĝis tiam frekvente persekutitaj, la konstruadon de siaj propraj preĝejoj, pluraj kapeloj kaj monumentoj al kelkaj martiroj estis konstruitaj ĉi tie, inkluzive de Viktoro, Naboro kaj Felikso de Afriko.
Rekte norde de la kapelo de Viktoro, la milana episkopo Ambrozio inter 379 kaj 386 konstruigis grandan trinavan bazilikon por honorigi la martirojn Naboro kaj Felikso same kiel Gervasio kaj Protasio. Nun nur restis malmultaj restaĵoj de tiu ĉi antikva preĝejo, kies grandeco proksimume egalrilatis al la hodiaŭa konstruaĵo - inter 1088 kaj la fino de la 12-a jarcento la baziliko ricevis sian nunan formon en romanika stilo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.