Batalo de Derno
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Batalo de Derno estis decida venko okazinta (Aprilo–Majo 1805) en la libia urbo Derno inter armeo de militsolduloj gviditaj de taĉmento de marsoldatoj kaj usonaj soldatoj kaj berbera piratfortoj de la nacio Tripolo (en la berbera marbordo) dum la unua berbermilito. Ĝi estis la unua surtera batalo de Usono ekster sia teritorio. La batalo implikis devigan marŝadon de 600 mejloj trans la dezerto al la urbo Derno (Libio), kiu estis defendita de multe pli granda forto.
Tiu ago estis memorigita en linio de la Marsoldata Himno — "la marbordoj de Tripoli".[1] La kapto de la urbo donis al usonaj negocistoj avantaĝon por sekurigi la revenon de ostaĝoj kaj la finon de la milito.[2]