![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/62/Poland2.jpg/640px-Poland2.jpg&w=640&q=50)
Batalo de Bzura
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Batalo de Bzura, alie nomata batalo apud Kutno okazis de la 9-a ĝis la 18-a - 22-a de septembro 1939. Ĝi estis la plej granda batalo dum la germana invado en Pollandon. Partoprenis ĝin du polaj armeoj: "Poznań" (generalo Tadeusz Kutrzeba) kaj "Pomorze" (generalo Władysław Bortnowski) kaj la germanaj - la 8-a Armeo (generalo Johannes Blaskowitz) kaj la 10-a Armeo (generalo Walter von Reichenau) de la Grupo de Suda Armeo ("Süd") (generalo Gerd von Rundstedt).
Batalo de Bzura | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Konflikto: Invado en Pollando (Dua Mondmilito) | |||||||
![]() La stato de la militfronto antaŭ la 14a de septembro 1939. | |||||||
batalo | |||||||
| |||||||
Komandantoj | |||||||
![]() ![]() |
![]() ![]() | ||||||
Perdoj | |||||||
18000 - 20000 mortintoj 32000 vunditoj 17000 kaptitaj |
8000 mortintoj 4000 kaptitaj 50 tankoj 100 aŭtoj 20 kanonoj | ||||||
La 9-an de septembro marŝalo Edward Rydz-Śmigły ordonis al generalo Kutrzeba fronte de la du armeoj "Poznań" kaj "Pomorze" ataki nordan alon de la Grupo de Suda Armeo. La celo estis devigi germanojn ĉesi postkuron de retiriĝantaj en orientan Pollandon armeoj: "Prusy", "Lublin", "Kraków", "Karpaty".