From Wikipedia, the free encyclopedia
Basava aŭ Basavanna estis hindia 12a-jarcenta politikisto, filozofo, poeto, lingaĝata sanktulo en la Ŝivo-fokusita Bhaktia movado, kaj Hindua ŝivisto[1] sociala reformisto dum la regado de Ĉalukja/Kalaĉurio. Basava estis aktiva dum la regado de ambaŭ dinastioj sed atingis sian pinton de influo dum la regado de la reĝo Bijĝala la 2-a en Karnatako, Barato .[2][3][4]
Basava | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1134 en Basavan Bagewadi | |
Morto | 1-an de januaro 1196 (62-jaraĝa) en Kudalasangama | |
Religio | Lingamismo vd | |
Loĝloko | Karnatako vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto ŝtatreprezentanto filozofo religiestro vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Basavan etendis socian konscion pere de sia poezio, populare konata kiel Vaĉanaa. Basava malakceptis genran aŭ socian diskriminacion, superstiĉojn kaj ritarojn[5] sed enkondukis la ligitecon Iŝtalinga, kun la bildo de Ŝiva Liṅga,[6] por ĉiu persono senkonsidere al la propra nasko, por esti konstanta memoro de la propra "bhakti" (devoteco) al Ŝiva. Kiel ĉefministro de sia regno, li enkondukis novajn publikajn instituciojn kiel la Anubhava Mantapa (aŭ, la "halo de spirita sperto"),[7] kiu bonvenigis kaj virojn kaj virinojn el ĉiuj soci-ekonomiaj fonoj por studoj de spiritaj kaj ĉimondaj aferoj de la vivo, malferme.[8]
La tradiciaj legendoj kaj hagiografiaj tekstoj asertas, ke Basava estis la fondinto de la Lingaĝatoj. Tamen, moderna fakularo fidante sur historia pruvaro kiel la Kalaĉuria surskribaĵoj asertas, ke Basava estis la poeta filozofo kiu revivigis, rafinis kaj energiigis jam ekzistantan tradicion.[2][5][9] La Basavarajadevara Ragale (13 el 25 sekcioj estas disponeblaj) de la Kannada poeto Harihara (ĉirkaŭ 1180) estas la plej frua disponebla rakonto pri la vivo de la sociala reformisto kaj estas konsiderata grava ĉar la aŭtoro estis preskaŭ samtempa de sia protagonisto.[10] Kompleta rakonto de la vivo kaj ideoj de Basava estas rakontata en la 13-a-jarcento religia Telugua teksto, nome la Basava Purana de Palkuriki Somanatha.[11]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.