germana politikistino From Wikipedia, the free encyclopedia
Barbara Anne HENDRICKS (naskiĝis la 29-an de aprilo 1952 en Kleve, do nun 72-jara) estas germana historiistino kaj politikistino, kiu membras en la socialdemokrata politika partio SPD.
Ekde la jaro 2007 ŝi estas estrarano pri financoj de sia partio, kaj inter la jaroj 1998 ĝis 2007 estis parlamenta ŝtata sekretario, praktike nacia vic-ministro, en la nacia ministerio pri financoj. Post la parlamenta baloto de oktobro 1998 ŝi ricevis tiun postenon en la ministraro unua de Gerhard Schröder, tenis ĝin post la sekva parlamenta baloto de oktobro 2002 en la ministraro dua de Gerhard Schröder kaj ankaŭ post novembro 2005 en la ministraro unua de Angela Merkel, do laboris sub la naciaj ministroj pri financoj Oskar Lafontaine, Hans Eichel kaj Peer Steinbrück. Post kiam ŝi estis elektita nacia estraranino pri financoj de sia partio, ĝi la 16-an de novembro 2007 demisiis el la vic-ministra posteno.
La 15-an de decembro 2013 ŝi nomumiĝis ministrino pri medio, protekto de naturo kaj atomenergia sekureco en la nova registaro de Germanio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.